Historio de religioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Historio de religioj estas studobjekto kiu esploras pri Religio laŭ Historia metodo aŭ per utiligo de la dokumentoj historiaj, arkeologiaj, filologiaj sed ankaŭ etnologiaj, antropologiaj, hermeneŭtikaj kaj ekzegezaj.

Origino de la historio de religioj

Busto de Herodoto (484 a.K.-425 a.K.) en romana kopio de originalo de l4a jarcento a.K.
La itala humanisto Piko de la Mirandolo.
Atanasio Kircher (1602-1680), jezuito kaj erudiciulo de la 17a jarcento.
La eldono de Liono (11565) de De deis gentium de Lilio Gregorio Giraldi.

Tiu fako naskiĝis ene de la scienca medio de la okcidenta kulturo.

La unua aŭtoro kiu raportis pri religiaj kutimoj kaj moroj estis Herodoto (484-425 a.K.) en sia verko Historioj (Ἰστορἴαι Istoriai), aŭtoro motivita kaj el sia religia-sofisma relativismo kaj el sia profunda intereso pri la kulturoj “barbaraj”[1].

Por alfacigi, tamen, pli modernan komparon inter la diversaj religiaj kredoj necesas atendi humanismon de Marsilio Ficino (1433-1499) kaj de Johano Piko de la Mirandolo (1463-1494). Marsilio Ficino en siaj verkoj de 1474 Theologia platonica kaj Liber de christiana religione alproksimigis la figuron de Jesuo Kristo (kvankam konservante pri tiu ĉi liajn specifaĵojn), personulojn de diversaj kredoj kiel Zaratustro, Moseo, Pitagoro, Hermeso Trismegisto kaj Proklo.

Sed en 1548 okazas kun De deis gentium (La dioj de la gentoj) de Lilio Gregorio Giraldi (1479-1552) ke aperas unuafoje ekzegeza verko pri la religiaj ritoj grekaj kaj egiptaj.

Edward Herbert (1581-1648) estis la unua efektiviganto de kompara analizo de malsamaj religioj ekstere de kristana perspektivo. En sia De religione gentilium (Pri la religio de la gentoj) (publikigita postmorte) li reaprezas paganismon kies doktrinon kaj ritojn li vidas ene de emo al monoteismo kaj novplatonismo. Fakte, li estas la iniciatinto de monoteismo deista tute sendepende de la vidpunkto de la Biblio, kiu influos la religiajn doktrinojn klerismajn.

Kun jezuito Atanasio Kircher (1602-1680) pasia studulo pri lingvoj kaj egipta kulturo, elmontriĝis la hipotezo ke la klasika novplatonisma kulturo estus rekte inspirita de Dio kaj ke la nekristanaj religioj originus el la Biblio.

Alia elstara jezuito, Joseph François Lafitau (1681-1746), publikigis, en 1724, unu el unuaj komparaj eseoj pri religio, Moeurs des sauvages américains, kie li konvinkiĝas malkovri similaĵojn inter la krederoj de amerikaj indiĝenoj kun doktrinoj kaj religiaj praktikoj de la antikvaj grekoj.

En 1725 Giambattista Vico (1688-1744) publikigas la Scienza nuova (Nova scienco) kie alfrontis, inter alie, la medion de la mitoj kiu laŭ li konsentas penetri la malsamajn homajn kulturojn. Vico (Viko) konvinkis ke la homo ne povas vivi sen rilatoj kun la mito aŭ kun religio. Ne nur Julien Ries rimarkas kiel:

Citaĵo
 Scienza nuova estas entute vera prepara aliro al la Sciencoj pri la religioj kaj multaj el ideoj en ĝi entenataj estos reprenitaj kaj disvolvitaj de la modernuloj: ekzemplas la kazo de la gravo de la simbolismo de la ĉiela volbo por la arkaika religia konscienco. Al tiu aldonendas la koncepto pri la rolo de la kulturoj kaj de iliaj influoj sur institucioj kaj tradicioj religiaj, kaj tiu de la mito kiel faktoro de la intelektebleco de la kulturoj. 

Ankaŭ Charles de Brosses (1709-1777), en sia Du culte des dieŭ fétiches (Kulto de la fetiĉoj) de 1760 konvinkitis trovi analogiojn inter la religiaj praktikoj de afrikaj indiĝenoj kun tiuj grekaj kaj egiptaj. De Brosses estis la unua forĝinto de la vorto fetiĉismo por indiki la religiajn praktikojn de la origina homaro konsistantajn en adorkliniĝo al ŝtonoj, astroj aŭ bestoj ĝis politeismo. La franca historiisto kaj lingvisto alfrontis ankaŭ la temon de la formiĝo la lingvokapablo kaj atentigis pri la neceso esplori pri tiu temo kun rigardo al la tuta mondo.

Plua esploro pri historio de religioj: Klerismo kaj Romantikismo

Johann Gottfried Herder (1744-1803), en portreto de Johann Ludwig Strecker.
Benjamin Constant (1767-1830)

En 1776 germana teologo la filozofo Johann Gottfried Herder (1744-1803) publikigis Älteste Urkunde des Menschengeschlechts (La plej antikva dokumento de la homa genro), kie komparante la biblian Genezon kune kun la mitoj egiptaj kaj fenicaj asertis ke tiuj lastaj estas nenialio el provo legi la diecon en la naturaj fenomenoj kaj do ili estas komuna fundamento de la popoloj. Ne nur, Herder ankaŭ indikis ke la klasado de la religioj ne plu procedu per la paro vero/eraro sed kiel datumo de aparta historia kaj socia epoko.

Georg Friedrich Creuzer (1771-1858) en verko Symbolik und Mythologie der alten Völker, besonders der Griechen (Simbolismo kaj mitologio de la antikvaj popoloj, precipe grekaj) de 1812 precizigis ke religia “simbolismo” estas frukto de la homa spirito: pro tio eblas per ĝi kompreni la unikan naturon de ĉiuj antikvaj religioj.

Friedrich Schleiermacher (1768-1834) en 1799 publikigas Über die Religion. Reden an die Gebildeten unter ihren Verächtern, verko-bazpunkto de posta studfluo kiu vidas la religian senton kiel strukturan elementon de la homa konscienco. En tiu verko, la fama germana teologo unuafoje interpretas la religian fenomenon kiel homan kapablon “intuicii” kaj “senti” la universon: vera kaj propra universa kaj antropologia karaktero.

Erudiciulo Benjamin Constant (1767-1830) ekde 1824 ĝis la morto publikigis kvin volumojn (du eliros postmorte) De la religion considérée dans sa source, ses formes et son développements, verko nefinita, en kiu evidentigis kiel la sento kaj religia travivado estas kunestaj al la homa kondiĉo, esprimigantaj laŭ malsamaj manieroj konsentitaj de la kulturoj de la historia epoko.

Ernest Renan (1823-1892), fama semidisto kaj historiisto pri la hebrea kulturo, en Études d'histoire religieuse (1857) ripetis ke la historio de religio estu liberigita el la premo de la teologio kaj prefere ĝin alfrontu laŭ esplormodeloj proponitaj de pozitivismo. Li, kiel orientalisto, akceptis ankaŭ la ideon tute romantikan laŭ kiu Hindio estas la matrico de ĉiuj religioj.

Historio pri la religioj en la 19a jarcento kaj alportoj de la grandaj ideologioj

Karl Otfried Müller (1797-1840)
Cornelis Petrus Tiele (1830-1902)

Fronte al la granda intereso por la diversaj religiaj tradicioj esploritaj de romantikaj intelektuloj, Karl Otfried Müller (1797-1840) per sia Prolegomena zu einer wissenschaftlichen Mythologie (1825) substrekas unuafoje, la neceson submeti kaj tian intereson kaj la grandan dokumentan materialon iom post iom kolektitan esplorante pri la proksima Oriento al rigora historia procedo fondita sur la kritiko, komparado kaj filologio.

En la 19 jarcento alvenas al Eŭropo, kaj ilin oni ekstudis, tekstoj kiel Bhagavadgītā, Veda kaj Avesta; oni fondas en Parizo (1822) la Société Asiatique kiu eldonas la Journal Asiatique; kaj ekmarŝas Egiptologio, Orientalistiko, Etnografio, ktp.

En tiu kadro albordiĝas la grandaj ideologio kiuj proponas sian interpreton kaj per siaj konceptoj trairas kaj rekonstruas la historion de religioj: Etnocentrismo, Marksismo, Ideismo, Pozitivismo. Oni vidu, ekzemple, Ludwig Feuerbach (1804-1872) Das Wesen der Religion (La esenco de la religioj, 1845) kaj Karl Marx (1818-1883)

Historio de religioj en Italio, Francio, Hispanio, Anglio...

El tio ĉio naskiĝis ankaŭ novaj kriterioj por kompreni kaj interpreti la Biblion. Tiuj metodoj resumiĝas per la koncepto “historia-kritika metodo”.

Ankaŭ la Biblio, do, estis submetita al tiuj analizaj kriterioj kaj trovis reziston ĉe la la kristanaj medioj. Tiukampe kristanaj teologoj kaj scienculoj proponis solvon pri la problemo: scienco laŭiru sian kriteriojn kaj provis pruvi la ĝustecon de siaj rezultoj, kiuj tamen foje ne rezistas al la kromaj kritikoj, sed la kredantoj je la specifa karaktero de la Biblio, nome ĝia enhavo komunikata de Dio, ĝuste tiun elementon konsideras decidan: Dio por komuniki sian volon profitis de la homoj kiuj parolis homan lingvaĵon, en kiu kaj per kiu komunikas... Tial, krom kaj trans la sciencaj kriterioj, la dikredanta scienculo posedas alian kriterion ne sperteblan kaj neuzebla flanke de la scienco.

Modernaj orientiĝoj de la Historio de religioj

Notoj

  1. Vidu ĉi-rilate François Hartog. Lo specchio di Erodoto. Milano, Il Saggiatore, 1992.

Bibliografio

Verkoj de Julien Ries

Verkoj de John Henry Newman

Historio de kristanismo

Eksteraj ligiloj

[1]

[2]

Vidu ankaŭ