Hjalmar Riiser-Larsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hjalmar Riiser-Larsen
Persona informo
Naskiĝo 7-an de junio 1890 (1890-06-07)
en Christiania
Morto 3-an de junio 1965 (1965-06-03) (74-jaraĝa)
en Kopenhago
Tombo Vår Frelsers gravlund en Oslo
Ŝtataneco Norvegio
Familio
Infano Bjørg Riiser-Larsen
Okupo
Okupo esploristo • entreprenistopilotooficiro
vdr

Hjalmar Riiser-Larsen (7a de Junio 1890 – 3a de Junio 1965) estis norvega aviadista pioniro, polusesploristo kaj negocisto. Inter liaj atingoj, li estas ĝenerale vidata kiel la fondinto de la Reĝa Norvega Aerforto.

Riiser-Larsen dum unu el la ekspedicioj de Amundsen.

Riiser-Larsen naskiĝis en Oslo, Norvegio, en 1890. En 1909, kiam li estis nur naŭdekjaraĝa, li aliĝis al la Norvega Marakademio kaj en 1915 al la jŭs formita Reĝa Norvega Maraera Servo. Post la Unua Mondmilito, li servis kiel ĉefa estro de la fabriko de la RNMS ĝis pli veterana oficiro estis nomumita. En 1921, li aliĝis al la Aviada Konsilio, tiam parto de la Norvega Ministerio de Defendo, kiel sekretario. Tio havigis al li la oportunon studi la novegan militistan kaj civilan aviadilajn infrastrukturojn pri kiuj la Konsilio respondecis. Li iĝis ofta piloto de aeritineroj uzataj de la novaj aerkompanioj.

Li partoprenis en la polusaj ekspedicioj de Roald Amundsen de 1925 kaj 1926.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hjalmar Riiser-Larsen, Femti År for Kongen (Kvindek jaroj por la reĝo, membiografio de Riiser-Larsen), Oslo: Gyldendal Norsk Forlag, 1958.