Hliník nad Hronom

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hliník nad Hronom, hungare Geletnek estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Žiar nad Hronom.

Hliník nad Hronom troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Hliník nad Hronom situas laŭ maldekstra bordo de Hron, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Nová Baňa-Žiar nad Hronom. La lasta urbo troviĝas 8 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1075 laŭ tiama hungara ortografio "Gelednuk" apartenanta al abatejo de Garamszentbenedek. Ĝi estis ankaŭ doganprena loko. Matiaso la 1-a donacis al la komunumo bazaradan rajton. Jam tiutempe oni minadis ŝtonojn kaj oni faris el tio mueliloŝtonojn, la plej famajn en Hungarujo. En 1627 la turkoj detruis la urbeton, poste en 1678 Emeriko Thököly okupis la burgon. En 1828 loĝis tie 620 homoj en 89 domoj. En 1910 loĝis en Geletnek 1038 homoj, (951 slovakoj, 50 hungaroj 11 germanoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Garamszentkereszt, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1948 fabriko pri maŝinoj ekfunkciis. Kolĥozo formiĝis en 1956. En 2001 loĝis en Hliník nad Hronom 2958 homoj (2843 slovakoj, 33 ciganoj, 14 ĉeĥoj, 4 hungaroj, 3 germanoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Geretnek naskiĝis hungara inĝeniero Ferenc Lesenyi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]