Hluhluwe–iMfolozi Parko
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
La Parko Hluhluwe–iMfolozi, en angla Hluhluwe–iMfolozi Park,[1] iam Ĉasrezervejo Hluhluwe–Umfolozi, estas la plej malnova proklamata natura parko en Afriko. Ĝi konsistas el 960 km² de monteteca areo 280 km norde de Durbano en centra Zululando, Kvazulu-Natalo, Sudafriko kaj estas konata pro sia riĉaj naturaj kaj konservadaj klopodoj.[2] Tiu parko estas la nura ŝtatadministrata parko en Kvazulu-Natalo kie loĝas la Granda kvinopo.[2] Pro la konservadaj klopodoj, la parko nune havas la plej grandan populacion de larĝbuŝa rinocero en la mondo.[3]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Hluhluwe–iMfolozi Park Integrated Management Plan. Ezemvelo KZN Wildlife (2011). Alirita 24 November 2012.
- ↑ 2,0 2,1 Hluhluwe–Imfolozi Park. SA Places. Alirita 2008-06-07.
- ↑ Hluhluwe Umfolozi National Park. Game-Reserve.com. Alirita 2008-06-07.