Miaa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hmonga lingvo)
Miaa lingvo
lingvo • moderna lingvo
West Hmongic
Parolata en Popola Respubliko Ĉinio Popola Respubliko Ĉinio
Laoso Laoso
Tajlando Tajlando
Usono Usono
Vjetnamio Vjetnamio
Parolantoj almenaŭ 4 milionoj
Skribo Pahawh Hmong, Nyiakeng Puachue Hmong, latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Miaa-miena lingvaro
Miaa
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Neniu lando
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 hmn
  ISO 639-3 hmn
  Glottolog chua1256
Angla nomo Hmong
Franca nomo miao chuanqiandian
vdr

La miaa lingvo (ankaŭ monga[1], miae Hmoob) estas dialektaro miao-jaŭa parolata tutmonde, ĉefe en Sud-Orienta Azio.

Specimeno
La Patro Nia:

Peb Leej Txiv tug kws nyob sau ceebtsheej ntuj
Peb thov fwm Koj lub npe kws dlawbhuvthov
Koj lug kaav peb lub sab
Thov kuas
Koj teg dlejnum tav rua huv nplajteb nuav ib yaam le sau ceebtsheej ntuj ko
Thov pub zaub mov rua peb noj nub nua
Thov zaam peb nov txim ib yaam le peb tau zaam rua lwm tug
Thov tsi txhob ca peb moog raug txujkev dlaag ntxag
Tabsis thov coj peb moog kuas dlhau txujkev phemLub tebchaws,
lub fwjchim, hab txuj koob moov yog
Koj tug moog taag ibtxhis.
Amees

Historio[redakti | redakti fonton]

Geografia distribuo[redakti | redakti fonton]

La miaoj loĝas precipe en Sud-orienta Azio. Estas tutmonde ĉirkaŭ 4 milionoj da miaoj, inter ili 200,000 usonaj miaoj.[2].

Dialektoj[redakti | redakti fonton]

Sonoj[redakti | redakti fonton]

Jen la blankmiaa (hmoob dawb) kaj verdmiaa (moob ntsuab) dialektoj.[3] Tiuj dialektoj reciproke kompreniĝas, sed malsimilas pro leksiko kaj sonoj. Ekzemple, en verdmiaa mankas aspiracio de /m/, sed ĝi havas trian vokalon nazan, /ã/.

Vokaloj[redakti | redakti fonton]

La vokalajn sistemojn de blankmiaa kaj verdmiaa montras tiuj tabeloj. Fonemoj unikaj de ĉiu dialekto markiĝas kolore:

Monoftongoj Buŝaj   Nazaj
Frontaj Centraj Malfrontaj Frontaj Centraj Malfrontaj
Fermaj i
i
ɨ
w
u
u
     
Mezaj e
e
  ɔ
o

en
  ɔ̃
on
Malfermaj   a
a
    ã
an
 
Diftongoj Falaj Leviĝaj
Ferma diftongero fronta ai
ai

ia
Ferma diftongero centra
aw
 
Ferma diftongero malfronta au
au

ua

Konsonantoj[redakti | redakti fonton]

La miaa, malkiel Esperanto, havas aspiracion, nazajn vokalojn, kaj flankan ellasan ekblovon por distingi fonemojn. La konsonantaron miaan montras la tabelo jena. (Konsonantoj unikaj de blankmiaa kaj verdmiaa montriĝas kolore.)

  Bilabialo Labial
-dentalo
Dentalo Retroflekso Palatalo Velaro Uvularo Glotalo
Simpla Dentala kaj
blova elflanke
Centra Laterala
Naza m
m

hm

nl
ɬ
hnl
  n
n

hn
    ɲ
ny
ɲ̥
hny
ŋ
g
     
Ploziva Sen voĉo p
p

ph

pl
pɬ
plh
  t
t

th

tl
tɬ
tlh
ʈ
r
ʈʰ
rh
c
c

ch
k
k

kh
q
q

qh
ʔ
-m
Kun voĉo       d
d

dh
           
Post nazaleto mb
np
m
nph
m
npl
mbɬ
nplh
  nd
nt
n
nth
n
ntl
ndɬ
ntlh
ɳɖ
nr
ɳɖʱ
nrh
ɲɟ
nc
ɲɟʱ
nch
ŋɡ
nk
ŋɡʱ
nkh
ɴɢ
nq
ɴɢʱ
nqh
 
Afrikata Sen voĉo   ts
tx
tsʰ
txh
  ʈʂ
ts
ʈʂʰ
tsh
       
Post nazaleto       ndz
ntx
ndzʱ
ntxh
  ɳɖʐ
nts
ɳɖʐʱ
ntsh
       
Frikativa v
v
f
f
  s
x
  ɬ
hl
ʐ
z
ʂ
s
ʝ
z
ç
s
    h
h
Alproksimanta l
l
 

Silaba strukturo[redakti | redakti fonton]

Miaaj silaboj havas simplan strukturon: unua silabero necesas (plej ofte), silabero meza povas esti monoftongo aŭ diftongo, kaj finaj konsonantoj ne povas esti, krom ke tamen konsonanto [ŋ] povas finigi nazajn vokalojn kaj konsonanto [ʔ] kun ekuvuma uvumegen tono.

Tonoj[redakti | redakti fonton]

Miaa estas tona lingvo uzanta 7 tonojn:

Tono Ekzemplo[4] Literumo
Maluvuma /pɔ́/ "pilko" pob
Meza /pɔ/ "lieno" po
Uvuma /pɔ̀/ "dorno" pos
Ekmaluvuma uvumen /pɔ̂/ "ino" poj
Ekmeza maluvumen /pɔ̌/ "ĵeti" pov
Ekuvuma uvumegen /pɔ̰/ "vidi" pom
Ekmeza uvumen /pɔ̤/ "avino" pog

Skribado[redakti | redakti fonton]

La Latinigita Populara Alfabeto (LPA) estas la plej vaste uzata alfabeto por skribi la blankmiaan kaj la verdmiaan. Ĝi kreiĝis en Laoso inter jaroj 1951 kaj 1953 per tri misiistoj eŭropaj kaj multaj miaaj helpintoj. Multaj aliaj skribaj sistemoj ankaŭ kreiĝis, inkluzive de sistemoj kun la latina alfabeto bazita de pinjino aŭ la Vjetnama alfabeto. Estas ankaŭ Pahajo, unika skriba sistemo kreita per Shong Lue Yang, miaa animema gvidinto Laosa, kiu kredis, ke la skriban sistemon Dio montris.[5]


LFA IFA Ekspliko
c- [c] Simila al "tj" en "advokatjuro;" kun langa korpo kontraŭ palato
ch- [cʰ] Simila al "thj" en "advokatjuro;" kun langa korpo kontraŭ palato kaj kun aspiracio
d- [d] Kiel "d;" sen aspiracio. Nur en blankmiaa.
dh- [dʱ] Kiel "d;" kun aspiracio. Nur en blankmiaa.
f- [f] Same kiel Esperante
g- [ŋ] Kiel naza "n" kelkfoje antaŭ "k" aŭ "g"
h- [h] Same kiel Esperante
hl- [ɬ] Kiel "l" sen voĉo kaj kun samtempa "h;" simila al Kimra "ll"
hm- [m̥] Kiel "m" sen voĉo kaj kun samtempa "h." Nur en blankmiaa.
hn- [n̥] Kiel miaa "hm" aŭ kiel "n" sen voĉo kaj kun samtempa "h." Nur en blankmiaa.
hnl- [m̥ɬ] Kiel miaa "hn" kun sekva miaa "hl." Nur en blankmiaa.
hny- [n̥j] Kiel miaa "hn" kun sekva "j." Nur en blankmiaa.
k- [k] Kiel "k;" sen aspiracio
kh- [kʰ] Kiel "k;" kun aspiracio
l- [l] Same kiel Esperante
m- [m] Same kiel Esperante
n- [n] Same kiel Esperante
nc- [ɲɟ] Simila al "ndj" en "landjardo" aŭ "ntj" en "centjaro;" kun langa korpo kontraŭ palato
nch- [ɲɟʱ] Simila al "ndhj" en "landjardo" aŭ "nthj" en "centjaro;" kun langa korpo kontraŭ palato kaj kun aspiracio
nk- [ŋɡ] Kiel naza "ng" en "angilo;" sen aspiracio
nkh- [ŋɡʱ] Kiel naza "ngh" en "angilo" aŭ naza "nkh" en "ankaŭ;" kun aspiracio
nl- [mˡ] Kiel "ml" en "amletero"
np- [mb] Kiel "mb" en "ambaŭ;" kun aspiracio
nph- [mbʱ] Kiel "mbh" en "ambaŭ" aŭ "mph" en "ampero;" kun aspiracio
npl- [mbˡ] Kiel "mbl" en "emblemo;" sen aspiracio
nplh- [mbɬ] Kiel "mbhl" en "emblemo" aŭ "mphl" en "ampleksa;" kun aspiracio
nq- [ɴɢ] Kiel "ng" en "angilo;" kun langa malfronto apud uvulo (plej malfronte buŝe) kaj sen aspiracio
nqh- [ɴɢʱ] Kiel miaa "nq" aŭ kun aŭ sen voĉo; ĉiam kun aspiracio
nr- [ɳɖ] Simila al "nd" en "ondo" aŭ "nt" en "antaŭ;" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto
nrh- [ɳɖʱ] Simila al "nd" en "ondo" aŭ "nt" en "antaŭ;" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto kaj kun aspiracio
nt- [nd] Kiel "nd" en "ondo;" sen aspiracio. Nur en blankmiaa.
nth- [ndʱ] Kiel "ndh" en "ondo" aŭ "nth" en "antaŭ;" kun aspiracio. Nur en blankmiaa.
nts- [ɳɖʐ] Simila al "nĝ" en "mai" aŭ "nĉ" en "ao;" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto
ntsh- [ɳɖʐʱ] Simila al "nĝh" en "mai" aŭ "nĉh" en "ao;" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto kaj kun aspiracio
ntx- [ndz] Kiel "ndz" en "landzono" aŭ "nc" en "danci;" sen aspiracio
ntxh- [ndzʱ] Kiel "ndhz" en "landzono" aŭ "nc" en "danci;" kun aspiracio
ny- [ɲ] Simila al "nj" en "panjo" aŭ kiel hispana "ñ"
p- [p] Kiel "p;" sen aspiracio
ph- [pʰ] Kiel "ph;" kun aspiracio
pl- [pˡ] Kiel "pl" en "placo;" sen aspiracio
plh- [pɬ] Kiel "phl" en "placo;" kun aspiracio
q- [q] Simila al "k;" kun langa malfronto apud uvulo (plej malfronte buŝe) kaj sen aspiracio. Kiel Franca "r" sen trilo.
qh- [qʰ] Kiel miaa "q" kun aspiracio
r- [ʈ] Simila al "t" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto; sen aspiracio
rh- [ʈʰ] Miaa "r;" kun aspiracio
s- [ʂ] Kiel "ŝ;" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto
t- [t] Kiel "t;" sen aspiracio
th- [tʰ] Kiel "th;" kun aspiracio
ts- [ʈʂ] Simila al "ĉ;" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto
tsh- [ʈʂʰ] Simila al "ĉh;" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto kaj kun aspiracio
tx- [ts] Kiel "c;" sen aspiracio
txh- [tsʰ] Kiel "ch;" kun aspiracio
v- [v] Same kiel Esperante
x- [s] Kiel "s"
xy- [sj] Kiel "sj" en "sesjaro"
y- [j] Kiel "j"
z- [ʐ] Simila al "ĵ" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

La miaa estas analiza SVO lingvo. Adjektivoj sekvas substantivoj. Substantivaj frazeroj povas enhavi tiajn vortojn: (vortojn nenecesajn indikas parentezoj):[6]

(posesivo) + (kvanta vorto) + (klasila vorto) + substantivo + (adjektivo) + (indikila vorto)

Substantivoj[redakti | redakti fonton]

La uskleco de miaaj substantivoj ne indikiĝas.

Pronomoj[redakti | redakti fonton]

La miaa pronoma sistemo distingas tri personojn kaj tri kvantojn - singularo, dualo, kaj plurala. Ili ne indikiĝas laŭ uskleco; la sama vorto uziĝas por "mi," "mia/j/n," kaj "min," "ĝi," "ĝia/j/n," kaj "ĝin," k.t.p. Jen la personaj pronomoj de blankmiaa (Hmoob Dawb):

Blankmiaaj Pronomoj
Persono: Unua Dua Tria
Singulara kuv koj nws
Duala wb neb nkawv
Plurala peb nej lawv

Verboj[redakti | redakti fonton]

Miaaj verboj ne indikiĝas mem la tempon. Oni uzas aliajn vortojn kaj la kuntekston por montri, kiam okazis kaj kiel daŭris la ago. Jen ekzemploj el la blankmiaa:

Nag hmo kuv mus tom khw. Hieraŭ nokto mi ir(is) tie/n aĉetejo. "Hieraŭ nokte mi iris al merkato."

Ofte kunmetas parolantoj multajn verbojn en serion en la sama propozicio, foje en ĉejnojn da kvar aŭ kvin unikaj verboj. Jen ekzemplo el la blankmiaa:

Yam zoo tshaj plaws mas, nej yuav tsum mus nrhiav nug xyuas saib luag muaj kev pag hom dab-tsi nyob ncig ib cheeb tsam ntawm nej. Tipo bona pli supra ke, vi vol(as) halti iri serĉi demandi viziti regardi kunulo hav(as) vojo helpi tip kiu loĝi ĉirkaŭ unu ies-loko proksima-al vi. "La plej bona ago estas, ke vi iru serĉante, petu, kaj vidu, se povas (havas manieron) help vin homo, kiu estas najbaro (loĝas ĉirkaŭ vi)."

Modifilaj vortoj[redakti | redakti fonton]

La miaa havas adjektivojn, klasilojn, posesivojn, kaj indikilojn por modifi aliajn vortojn.

Kvantaj Vortoj[redakti | redakti fonton]

Klasilaj Vortoj[redakti | redakti fonton]

Klasilaj Vortoj en la miaa uziĝas por distingi substantivon kaj por specifi nombraton. Ili aplikiĝas kun substantivo kutime laŭ ĝia animeco, formo, funkcio, grandeco, aŭ konsisto. La miaa havas pli ol 50 klasilojn. Jen preskaŭ duono de la tuta klasilaro:

Miaaj klasilaj vortoj
Vorto Uzo Ekzemplo[7][8] Signifo Traduko
caj* fadeno ib caj quav tsov unu faden feko tigro fekaĵo de tigro
ce(v) kompleto ib ce khaub ncaws unu komplet vestaĵo kostumo
ces* angulo/sekcio ib ces teb unu sekci farmo sekcio farmeja
cov* tipo ib cov nyuj unu tip bovo bovo
daig* plataĵo ib daig liaj unu plataĵ farmo farmkampo
daim plata maldikaĵo ib daim ntawv unu maldikaĵ papero folio papera
hauv* individuo ib hauv zaub unu individu legomo legomo
kaj* fadenecaĵo ib kaj zaub unu fadenecaĵ legomo
kauj* ringo ib kauj hmab unu ring vito vita ringo
kev* vojo/maniero kev haus manier trinki trinkmaniero
kob* okazo ib kob nag unu okaz pluvo unu fojon pluvi
koog* grupo ib koog xyoog unu grup bambuo bambuaro
leej homo ib leej txiv unu hom patro patro
lo vorto ib lo lus unu vort vorto vorto
lub ronda grandaĵo ib lub tsev unu grandaĵ domo domo
niag* (iu) tia ib niag neeg phem unu ti homo malbona malbonulo
nkawm duopo, paro ib nkawm niam txiv unu duop ino viro paro geedza (da virino kaj viro)
ntsia(v)* kerno ib ntsiav pobkws unu kern bul-maizo maizkerno
ntwg* fasko ib ntwg cua unu fask vento ekblovo venta
pab* teamo, animalaro ib pab dev unu animalar hundo hundaro
pag* stako ib pag quav unu stak feko stako da feko
pawg* aro ib pawg nplej unu ar rizo-nerikoltita akvakampo riza
phab* muro ib phab roob unu mur monto monta bloko
phau bindaĵo ib phau ntawv unu bindaĵ papero libro/foliaro
pluag/pluas manĝo ib pluag mov unu manĝ manĝaĵo manĝo
pob* rondaĵo ib pob ntoos unu rondaĵ arbo arba stumpo
qhoo* fasko ib qhoo zaub unu fask legomo fasko da legomoj
rab ilo ib rab riam unu il tranĉilo tranĉilo
res* floro ib res paj unu flor floro floro
rev* florfasko ib rev paj unu fask floro fasko da floroj
tej* (iuj) tiaj ib tej neeg phem unu ti homo malbona malbonularo
tsab letero ib tsab ntawv unu leter papero letero
tsob planto ib tsob ntoo unu plant arbo arbo
tsoom* aro unutipa ib tsoom kwvtij unu tip pli-juna-frato-malpli-juna-frato frataro
tus/tug longa maldikaĵo, animalo ib tug cwj mem ntoos unu maldikaĵ memori skribilo arbo krajono
txhais* korpa membro ib txhais tes unu membr mano mano
txoj* longaĵo ib txoj hluas unu longaĵ ŝnuro ŝnuro
zaj* kanto, frazo ib zaj kwv txhiaj plees unu kant poema-serenado amindumo Serenado aminduma

uas-marki subjekton

Adjektivoj[redakti | redakti fonton]

Adverboj[redakti | redakti fonton]

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Miao" estas la etna nomo en Ĉinio, kaj la plej konata inter la miaoj mem. Inter lokaj nomoj estas meo, hmu, mong, kaj hmong (hmoob); usonaj miaoj preferas la laosajn formojn monghmong, sed tiuj estas nekonataj de la plejparto da miaoj.
  2. http://hmongstudies.org/LemoineHSJ6.pdf Arkivigite je 2010-11-23 per la retarkivo Wayback Machine Lemoine, Jacques. "What is the actual number of the (H)mong in the World." Hmong Studies Journal, Vol 6, 2005.
  3. White Hmong phonology: Golston, Chris; Phong Yang. (2001) “Hmong loanword phonology”, in: C. Féry, A. D. Green, and R. van de Vijver (eds.),: Proceedings of HILP 5, 12‑a eldono, Potsdam: University of Potsdam, p. 40–57. ISBN 3-935024-27-4. [1] Green Mong phonology: Smalley, William et.al. Mother of Writing. Chicago: University of Chicago Press, 1990. p. 48-51. See also: Mortensen, David. “Preliminaries to Mong Leng (Hmong Njua) Phonology” Unpublished, UC Berkeley. 2004.
  4. Ekzemploj el: Heimbach, Ernest H. White Hmong-English Dictionary [White Meo-English Dictionary]. 2003 ed. Ithaca, NY: Cornell Southeast Asia Program Publications, 1969. Notu, ke multaj el ĉi tiuj vortoj havas multajn signifojn.
  5. Pahawh Hmong alphabet
  6. Ratliff, Martha (1997). “Hmong-Mien demonstratives and pattern persistence”, Mon-Khmer Studies Journal 27, p. 317–328. Alirita 2007-06-06.. 
  7. Ekzemploj kun steloj venas el: Jay, Xiong. Lus Hmoob Txhais (Hmong-English Dictionary). 2nd ed. 2005.
  8. Ekzemploj sen steloj venas el: Kan, Xiong, & Kohnert. "Comparison of the Cues Between Hmong and English." Chart. Hmong-English Bilingual Speakers; Resources for Speech-Language Pathologists, Educators, and Parents. University of Minnesota. <http://www.tc.umn.edu/~kanx0004/index_files/languagecuesL1L2.htm Arkivigite je 2008-04-09 per la retarkivo Wayback Machine>. 2006.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]