Hnilčík

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hnilčík, hungare Szepespatak [sepeŝpatak], germane Eisenbach estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.

Hnilčík situas en la plej griza parto
ISO
Hnilčík
municipo de Slovakio
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Slovakio
Ŝtato Slovakio
Regiono Košice
Distrikto Spišská Nová Ves
Poŝtkodo 053 32
Aŭtokodo SN
Telefonkodo ++421-53-....
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro  550 (en 2 007)
Loĝdenso 24 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 48°51′30″N 20°34′30″O  /  48.85833°N, 20.575°O / 48.85833; 20.575 (Hnilčík) (mapo)Koordinatoj: 48°51′30″N 20°34′30″O  /  48.85833°N, 20.575°O / 48.85833; 20.575 (Hnilčík) (mapo)
Alto 678 m s.m.Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 22 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+1 (en somero +2)
Hnilčík (Tero)
Hnilčík (Tero)
DEC

Eraro: nevalida titolo en ligilo ĉe linio 2

Situo de Hnilčík
i1

Map

vdr


Geografio[redakti | redakti fonton]

Hnilčík situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Spišská Nová Ves troviĝas je 15 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hnilčík formiĝis en la nuna senco en 1961 el iamaj vilaĝoj Ráztoky/Iglórosztoka, Supra kaj Malsupra Hnilčík-oj kaj aliaj ministaj domaroj. La unua mencio okazis pri la loko en 1315 en formo "Guylnitz". La unuaj loĝantoj estis ministoj, kiuj ricevis rajton ne pagi imposton dum 20 jaroj. Ili minadis kupron. En la 16-a jarcento ankaŭ fandejo ekfunkciis. En 1772 16 minejoj funkciis tie. En 1787 loĝis en la tiama Kishlinec 306 vilaĝanoj en 51 domoj, en 1828 343 vilaĝanoj en 47 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Kis-Hnilecz, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szepespatak 945 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Igló, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Depost la socialismo la vilaĝo prosperas, kiel feriejo. En 2001 vivis en Hnilčík 487 homoj, (479 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Blindtbánya (nuntempa apartenaĵo de Hnilčík) naskiĝis hungara geologo Pál Rozlozsnik.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio