Ho Chi Minh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por urbo, vidu la paĝon Ho-Ĉi-Min-urbo.
Hồ Chí Minh
Ho Chi Minh dum sendependa tago de Demokrata Respubliko Vjetnamio, 2-a de septembro 1945
Ho Chi Minh dum sendependa tago de Demokrata Respubliko Vjetnamio, 2-a de septembro 1945
Persona informo
Hồ Chí Minh
Naskonomo Nguyễn Sinh Cung
Naskiĝo 19-an de majo 1890 (1890-05-19)
en Nghe An (Nghệ An), Franca Hindoĉinio
Morto 2-an de septembro 1969 (1969-09-02) (79-jaraĝa)
en Vjetnamio Hanoi, Vjetnamio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Maŭzoleo de Ho-Ĉi-Min vd
Religio vjetnama popola religio vd
Etno vjetnamoj vd
Lingvoj anglafrancarusavjetnama • sudĉina lingvo • Nordĉina dialektaro vd
Loĝloko Hanojo vd
Ŝtataneco Nord-VjetnamioVjetnamioAnnamoFranca Hindoĉinio vd
Alma mater Komunisma Universitato de Laboristoj Orientaj • Quoc Hoc – Hue High School for the Gifted vd
Partio Komunista Partio
Subskribo Ho Chi Minh
Familio
Patro Nguyễn Sinh Sắc vd
Patrino Hoàng Thị Loan vd
Profesio
Alia nomo Nguyễn Ái Quốc • Hồ Chí Minh vd
Okupo politikistoverkisto • poeto • ĵurnalistomilitisto vd
Aktiva en ParizoHanojo vd
2-a Prezidento de Demokrata Respubliko Vjetmanio
Dum 2-a de septembro 19452-a de septembro 1969
Antaŭulo la oficejo ekestis
Sekvanto Tôn Đức Thắng
Ĉefministro de Demokrata Respubliko Vjetnamio
Dum 2-a de septembro 194520-a de septembro 1955
Sekvanto Phạm Văn Đồng
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La domo de Ho-Ĉi-Min en Hanojo
Dosiero:Ho Chi Minh 5 congress.jpg
Ho-Ĉi-Min (en la unua vico, tria de maldekstre) kun la grupo de delegitoj de la 5-a Kongreso de la Tria Internacio(Kominterno)
Ho-Ĉi-Min kun la maristoj en la havenurbo Stralsund en la iama Orienta Germanio, 1957

HO Chi Minh (vjetname Hồ Chí Minh, IFA: [hò cǐ mīŋ̟], esperante laŭ PIV Ho-Ĉi-Min[1]; antaŭe Nguyễn Sinh Cung kaj konata kiel Bác Hồ,Onklo Ho) estis vjetnama komunista revolucia gvidanto, ĉefministro (1954) kaj prezidento (1954 – 1969) de Nord-Vjetnamio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ho Chi Minh fariĝis komunisto kiam li loĝis en Britio kaj Francio (1915 – 1927). En Francio en 1918 li kampanjis por sendependiĝo kaj en 1919 li peticiis la pac-konferencon de Versajlo, Francio, postulante egalrajtojn por Hindoĉinio.

Poste Ho Chi Minh iĝis fondanta ano de la Franca Komunista Partio, kaj pasigis tempon en Moskvo. Li translokiĝis al Hongkongo, kie li fondis la Hindoĉinan Komunistan Partion.

Li prenis la nomon Ho Chi Minh (esperante Li, Kiu Lumigas) kaj revenis al Vjetnamio en 1941 kaj deklaris sendependiĝon. Li gvidis la movadon Viet Minh por sendependiĝo kaj sukcese batalis kontraŭ Francio inter 1946 kaj 1954.

Li fariĝis prezidento de Nord-Vjetnamio je la 2-a de marto 1946. Je la 6-a de marto li subskribis interkonsenton laŭ kiu Francio akceptis Vjetnamion kiel sendependan ŝtaton.

Dum la 1960-aj jaroj li batalis por la reuniĝo de Norda kaj Suda Vjetnamo. Li gvidis preskaŭ senĉesan militon kontraŭ Francio kaj poste Usono ĝis sia morto en 1969.

Ideologio[redakti | redakti fonton]

Jeno estis priskribita kiel la kerno de la ideologia sistemo de la nomita Pensaro Ho Ĉi Minh, kiel estis kodigita de la Vjetnama Komunista Partio: [2][3]

  • Nacia liberigo, klasa liberigo, homa liberigo
  • Nacia sendependeco
  • Nacia unueco
  • Popola posedrajto; konstruo de la vera ŝtato de la popolo, fare de la popolo, por la popolo
  • Nacia defendo de ĉiu popolo, konstruo de la popolaj armitaj fortoj
  • Ekonomia kaj kultura disvolvigo, konstante plibonigante materian kaj spiritan vivon de la popolo
  • Revoluciaj etikaj necesoj, ŝparemo, integreco, justeco, kaj nepartieco
  • Zorgo de promocio de revoluciaj generacioj por la estonteco
  • Konstruo de pura, forta partio, kadroj kaj partimembroj kiuj estas kaj estroj kaj fidelaj servistoj de la popolo

Ho Chi Minh kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Laŭ artikolo Arkivigite je 2014-06-29 per la retarkivo Wayback Machine de Ĉina Radio Internacia, Ho Chi Minh interesiĝis pri esperanto kaj eĉ povis paroli ĝin. En la artikolo, oni povas legi :

Citaĵo
 Nuntempe, surbaze de fidindaj fontoj de informado mi malkovris, ke li sciis ankaŭ Esperanton, kaj Ho Chi Minh reale estis esperantisto. De 1914 ĝis 1917 Ho Chi Minh vivis en Anglio. Krom la anglan lingvon, li lernis ankaŭ Esperanton, partoprenis la sindikatan movadon kaj la skoltisman organizon de Anglio. Tiutempe anglaj skoltoj ŝatis paroli Esperanton en siaj kunsidoj kaj renkontiĝoj.

Post la Aŭgusta Revolucio de 1945 krom la francan, anglan kaj ĉinan, la Radiostacio de Vjetnamio uzis ankaŭ Esperanton por elsendi siajn novaĵojn tra la mondo. Prezidanto Ho Chi Minh sugestis al tiama direktoro de "Voĉo de Vjetnamio", ke Esperanto, krom aliaj lingvoj, estis utiligata por disvastigi tra la mondo la "Deklaracion de Sendependo" de Vjetnamio. Tiamaniere Vjetnamio estis la unua azia lando uzinta la internacian lingvon en radio. La ĉiutaga radio-elsendo en Esperanto daŭris de septembro 1945 ĝis la eksplodo de la agresmilito fare de la francaj koloniistoj en Vjetnamio en decembro 1946.

En 1954, post la subskribo de la Ĝeneva Konvencio por paco en Hindoĉinio, internacia kontrola delegacio konsistanta el reprezentantoj de Hindio, Kanado kaj Pollando alvenis Vjetnamion por efektivigi sian funkcion. La delegacio estis akceptita de la Prezidanto Ho Chi Minh. En tiu renkontiĝo Prezidanto Ho parolis angle kaj france kun la gastoj. Turninte sin al polaj delegitoj li subite demandis: "Ĉi tie ĉeestas reprezentantoj de Pollando, la patrujo de Doktoro Zamenhof, la kreinto de la internacia lingvo? Do kiu el vi povas paroli Esperanton?". Du el ili levis siajn brakojn. Ho Chi Minh montriĝis ĝoja kaj de tiu ĉi momento li babiladis kun tiuj poloj en Esperanto. [...]

En 1968, unu jaro antaŭ sia morto, dum vizito al aviadistoj de la Popolaj Armefortoj de Hanojo, en intima konversacio Ho Chi Minh foje klarigis al ili pri Esperanto. Li diris: "Ĉiuj nacianoj, krom sian patrinan lingvon, povas lerni nur Esperanton por egalrajte kontaktiĝi unu al la alia. Esperanto estas facila por la ellernado kompare kun la nacilingvoj. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV
  2. Văn kiện Đại hội đại biểu toàn quốc lần thứ IX, Nhà xuất bản. Dokumento de la 9a Nacia Kongreso, Publishing House. National politics, Hanoi, 2001, p. 83.
  3. Giáo trình tư tưởng Hồ Chí Minh. Nhà xuất bản chính trị quốc gia. Tái bản lần thứ hai, 2006, trang 22