Hochdorf (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hochdorf
Blazono de Hochdorf
Lago de Baldegg vidita de Stäfligen
Mapo de la distrikto Hochdorf
Distriktoj de Kantono Lucerno
Kantono Lucerno
Ĉefloko Hochdorf
Koordinatoj  47° 10′ N 8° 17′ O / 47.167 °N, 8.283 °O / 47.167; 8.283 (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ N 8° 17′ O / 47.167 °N, 8.283 °O / 47.167; 8.283 (mapo)
Nombro de loĝantoj 64108 (2007-12-31)
Areo 183,95 km²
Loĝantardenseco 348,51 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0302
vdr


La distrikto Hochdorf (germane Amt Hochdorf) estas administra unuo de Kantono Lucerno. Ĝi havis 64108 loĝantojn la 31-an de decembro 2007. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Hochdorf.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto Hochdorf situas en la Svisa Mezlando. Ĝi estas la nordorienta parto de Kantono Lucerno kaj etendiĝas en la lucerna parto de la tiel nomita valo Seetal, kiu ricevis sian nomon de la Lago de Baldegg kaj la Lago de Hallwil. La sudan limon de la distrikto formas la rivero Reuss. La distrikto kovras areon de 183,95 km². La plej granda komunumo de la distrikto estas la urbo Emmen, kiu fakte apartenas al la aglomeraĵo de Lucerno.

Najbaraj distriktoj[redakti | redakti fonton]

La distrikto Hochdorf limas en nordo al la distriktoj Kulm kaj Lenzburgo (ambaŭ en Kantono Argovio) , en oriento al la distrikto Muri (Kantono Argovio), en sudo al la distrikto Lucerno, kaj en okcidento al la distrikto Sursee.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la distrikto Hochdorf pasas la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Lucerno, kiu estas konata sub la nomo Seetal-Fervojo.

Tra la suda parto de la distrikto pasas la nacia aŭtoŝoseo A14 de Lucerno al Zugo. En sudokcidento en Emmen troviĝas la aŭtoŝosekruco de A2 kun A14.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hochdorf estis de 1386 ĝis 1418 lucerna voktejo. Ek de 1418 ĝi estis parto de la kamparvoktejo Rothenburg, la tiel nomita ekstera voktejo. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 la interna kaj ekstera distriktoj Rothenburg estis kunigitaj al la nuna lucerna distrikto Hochdorf.

Komunumoj de la distrikto Hochdorf[redakti | redakti fonton]

La distrikto Hochdorf konsistas el 14 komunumoj (stato de la 1-a de januaro 2009). Jen la aktuala listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2007-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Aesch Aesch 957 5.80 1021
Altwis Altwis 352 2.93 1022
Ballwil Ballwil 2395 8.77 1023
Emmen Emmen 27'205 20.37 1024
Ermensee Ermensee 810 5.69 1025
Eschenbach Eschenbach 3409 13.21 1026
Hitzkirch Hitzkirch 4589 28.30 1030
Hochdorf Hochdorf 8246 10.31 1031
Hohenrain Hohenrain 2359 23.52 1032
Inwil Inwil 2127 10.32 1033
Rain Rain 2214 9.42 1037
Römerswil Römerswil 1565 17.39 1039
Rothenburg Rothenburg 7032 15.50 1040
Schongau Schongau 848 12.43 1041
Totale (14) 64'108 183.95 0302

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]