Hofheim am Taunus
Aspekto
| Hofheim am Taunus | ||||||
|
| ||||||
situo de la komunumo en la distrikto
| ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| ĉefurbo de distrikto en Germanio • urbeto • urba komunumo de Germanio | ||||||
| ||||||
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | ||||||
| Distriktaro | Distriktaro Darmstadt | |||||
| Distrikto | Distrikto Main-Taunus | |||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
| Telefona antaŭkodo | 06192, 06122, 06198 | |||||
| Poŝtkodo | 65719 | |||||
| Aŭtomobila kodo | MTK | |||||
| Oficiala Municipokodo | 06436007 | |||||
| LOCODE | DE HFH | |||||
| Subdivido | 7 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Gisela Stang | |||||
| Partio de komunumestro | SPD | |||||
| Adreso de la administrejo | Chinonplatz 2 65719 Hofheim am Taunus | |||||
| Demografio | ||||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 50° 5′ N, 8° 27′ O (mapo)50.0875694444448.4447222222222Koordinatoj: 50° 5′ N, 8° 27′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 136 m | |||||
| Areo | 57,38 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://www.hofheim.de/ | |||||
Hofheim am Taunus estas germana urbo en la federacia lando Hesio, iom okcidente de Frankfurto ĉe Majno. Ĝi estas la administra centro de la distrikto Main-Taunus, parto de la distriktaro Darmstadt. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 40 371 loĝantojn.
Geografia situo
[redakti | redakti fonton]Hofheim situas ĉe la suda rando de la mezalta montaro Taunus inter la urboj Wiesbaden kaj Frankfurto ĉe Majno proksime de la germanaj aŭtovojoj A 66 kaj A 3. Tra la urbo fluas la rivereto Schwarzbach.


Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- malnova urbodomo de la jaro 1529
- mezepoka urba muro kaj ties malsupra pordego
- akvokastelo ĉe Kellereiplatz
- Kellereigebäude de la jaro 1720
- sorĉista turo
- urba muzeo en strato Burgstraße
- historia gastejo Landsberg (obere Hauptstraße)
- katolika preĝejo St. Peter und Paul de la jaro 1642
- panorama turo Meisterturm de la jaro 1928 (sur monteto Kapellenberg)
- preĝejeto de la jaro 1772 sur tiu monteto
- la sola templo de la religia komunumo Baha'i (Bahaa Religio) en Eŭropo
Krome tre rekomendindas viziti la termobanejon Rhein-Main-Therme en Hofheim, unu el la plej vizitataj tiaspecaj ripozejoj en la regiono.
Urbopartnerecoj
[redakti | redakti fonton]Hofheim am Taunus havas ĝemelecojn kun jenaj urboj:
Chinon (Francio) ekde 1967
Tiverton (Britio) ekde 1980
Pruszcz Gdański (Pollando) ekde 2012
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||



