Hogwarts

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
la magia lernejo kastelo Hogwarts en la parko Insulo de Aventuroj en Orlando

La Lernejo Hogvarto pri Magio kaj Sorĉarto (Hogwarts en la angla kaj Porkalo en la esperanta traduko[1]) estas lernejo de magio por junuloj kun aĝo inter dek unu kaj dek sep jaroj. Ankaŭ estas scenaro de la ses libroj de serio Hari Poter, kreita por J.K. Rowling.

La lernejestro de Hogvarto estis Albus Dumbledore ĝis la sesa libro, kiam li estis murdita de Severus Snape. Post tio, Minerva McGonagall estas la nova lernejestro.

La moto de la lernejo estas "Draco dormiens nunquam titillandus." ("Dormantan drakon neniam tiklu.")

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Estas populara sorĉa teorio, ke la legenda sorĉistino Rowena Ravenclaw, kiu poste iĝis unu el kvar fondintoj de la lernejo en la 10-a jarcento, elpensis la nomon Hogwarts post sonĝado pri veruka porko aŭ apro (warty hog), kiu en sia sonĝo kondukis ŝin al klifo apud lago. Estas nekonate, tamen, ĉu tio efektive estas vera.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La deka jarcento estis danĝera tempo por sorĉistinoj kaj sorĉistoj, kiuj estis persekutitaj fare de nesorĉistoj malamikaj al magio. Tial, tiam la lerneja kastelo estis konstruita ie en la malabunde loĝataj Skotaj Altebenaĵoj, kaj kaŝita per multaj ensorĉoj kaj aliaj magiaĵoj de la lernejaj fondintoj Godric Gryffindor, angla prononco laŭ IFA-transskribo [ɡɑdɹɪk ɡɹɪfɪndɹ̩], Rowena Ravenclaw [roʊˈiːnə ˈɹeɪvənklɔː], Helga Hufflepuff [ˈhɛlɡə hˈʌfə͡lpˌʌf] kaj Salazar Slytherin [ˈsalazɑɹ ˈslɪðərɪn] (la persona nomo estas origine eŭska, "malnova halo", hispane ĝi akcentiĝas je la lasta silabo [salaˈθaɾ] en norda aŭ [salaˈsaɾ] en suda Hispanio), por igi maleble ke nesorĉistoj trairu la teritorion. Ĉar anstataŭ la grandega kaj impona lernejo, ĉiu preterpasanta nesorĉisto nur vidus ruinojn kaj signojn avertante pri danĝero.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anna Löwenstein, Harry Potter - magio, ne merkato, Beletra Almanako, n-ro 4, Februaro 2009, Novjorko, paĝoj 73-79.
  2. 2,0 2,1 originoj de la lernejo Hogwarts (angle)