Hokobeka milvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hokobeka milvo
Hokobeka milvo
Hokobeka milvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Chondrohierax
Specio: Ch. uncinatus
Chondrohierax uncinatus
(Temminck, 1822)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Hokobeka milvo, Chondrohierax uncinatus, estas rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiaj milvoj, agloj kaj cirkuoj. Ili loĝas en Ameriko, inklude la valo de Rio Grande en plej suda Teksaso en plej suda Usono, Meksiko, Karibio, Centrameriko, kaj tropika Sudameriko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas mezgranda, svelta rabobirdo kun nevaria strieca ventro kaj bendeca vosto sed estas probable pli individua variado laŭ koloro kaj grando de beko ol ĉe iu ajn alia specio de taga rabobirdo. Tiuj birdoj el sube povas aspekti nigrecaj aŭ grizecaj (ĉefe maskloj) kaj brunaj aŭ brikoruĝaj (ĉefe inoj) varie. Tio igas tiun specion malfacile identigebla. La subenkurba hokoforma beko pinte estas videbla ĉeripozaj kaj malalte flugantaj birdoj. Pezo povas gami el 215 al 397 g kaj longo estas 38–51 cm.[1][2]

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Arbohelikoj estas la preferata predo de tiu rabobirdo sed ili manĝas ankaŭ ranojn, salamandrojn, malgrandajn mamulojn kaj insektojn. Kiam ĝi trovas arbohelikon ĝi kaptas ĝin per siaj fingroj kaj uzas sian bekon por malfermi la konkon. La nesto estas febla platformo el bastoneteroj konstruita de ambaŭ seksoj. La ino de Hokobeka milvo demetas 2 al 3 sablokolorajn al blankecajn ovojn markitajn ruĝecbrune. Kovado estas farata de ambaŭ seksoj. Duonmaturaj junuloj restas neste 35–45 tagojn kaj estas manĝigataj de ambaŭ gepatroj. Tiu rabobirdo estas ofte konsiderata kaŝema kaj retirema, prefere ripozas ene de folia kanopeo kiam ne flugas.

La draste endanĝerita Kuba milvo, C. wilsonii, estas konsiderata de kelkaj fakuloj kiel subspecio de Hokobeka milvo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]