Holando-Argentino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplero de laktoprodukta bovoraso Holstein.

Holando-Argentino estas raso de bovo, kiu troviĝas ĉefe en Argentino kaj Urugvajo, kaj kiu derivas de la raso Holstein, konata ankaŭ kiel frisa bovo. Ĝi estis enkondukita el Nederlando en 1880, en la fekundaj regionoj de Pampo, cele al produktado kaj de viando kaj de lakto.

En la aktualo, tiu raso troviĝas ĉefe en la argentinaj provincoj Bonaero, Santa Fe, Kordobo kaj Entre Ríos. En Urugvajo ĝi troviĝas ĉefe ĉe la departementoj Florida, San José kaj Colonia. Estas uzata ĉefe por la produktado de lakto.

Karaktero[redakti | redakti fonton]

Temas pri relative granda bovo kun meza frumatureco, forta skeleto, muskoloj ne tro divolvigitaj, anguleca aspekto, grandaj mamoj, tre klare difinitaj blanka hararo kun nigraj makuloj tre markataj dise tra la korpo kaj blankaj kruroj. La kornoj estas mezgrandaj. Ties produktado de graso povas esti proksime al 4 %. Estas la laktoprodukta raso kiu havas malpli grandan procentaĵon de graso, sed pli grandan totalan produktadon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]