Holden Caulfield

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Holden Caulfield
fikcia homo • literatura rolulo
Kreita de Jerome David Salinger
Verko La Gardisto en la Sekalo
Informoj
Sekso vira
Nacieco Usono
Edukejo Pencey Prep
Okupo studento
Gefratoj Phoebe Caulfield
vdr

Holden Caulfield estas fikcia rolulo de la aŭtoro J. D. Salinger en lia romano de 1951 nome La Gardisto en la Sekalo. Ekde la publikigo de la libro, Holden estas ikono de la adoleska emo al ribelo kaj angoro, kaj nune staras inter la plej gravaj roluloj de la usona literaturo de la 20a jarcento. La nomo Holden Caulfield estis uzata jam en nepublikigita rakonto verkita en 1942 kaj unuafoje aperinta presita en 1945.

La centra figuro de tiu romano, Holden Caulfield, fariĝis ikono por kontraŭeco kaj rezisto adoleskulaj. La rakonto sekvas la spertojn de Holden en Novjorko en la tagoj post eksigo de Pencey Prep, lernejo universitat-prepara. En la libro, Holden perceptas kaj kritikas diversajn falsaĵojn kaj ŝajnojn kaj bedaŭras la perdon de mal-kulpo.

Pro klopodo "savi" la ĉefrolulo akre kontraŭstaras siajn proprajn kolegojn aŭ aliajn rolulojn kaj bedaŭras la morton de lia frato (kio tre verŝajne malstabiligis lian menson) kaj bone rilatas apenaŭ nur kun sia pli juna fratino Phoebe.

Kontraŭe al tiu sava dediĉo, Holden preskaŭ ĉiam fiaskas rilati kun aliuloj, kverelas kun siaj kolegoj kaj proksimuloj, malprofitas helpon de instruistoj, intimas nek kun la gepatroj nek kun la fianĉeblaj amikinoj kaj eĉ miskomprenas bonan traktadon de instruisto kvazaŭ tiu estus delogulo.