Holguín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Holguin

Holguín estas grava urbo en la nordoriento de Kubo kun pli ol 200,000 enloĝantoj. Ĉi tie troviĝas la plej grava kaj granda bierfabriko de la kariba insulo.

Ĝi ŝuldas sian nomon al la konkeranto García Holguín kiu fondis la urbon en 1525.

Holguín estas tre konata de la kubanoj kiel "la urbo de la parkoj" pro ilia abundeco en la urbo mem.