Holičky (Ralsko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Holičky
Holičky
germane: Hultschken
pereinta municipo
Vojkruciĝo en la eksa Holičky, devojiĝo ĝis Černá Novina
Oficiala nomo: Holičky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Historia regiono Bohemio
Montaro Ralska montetaro
Situo Holičky
 - koordinatoj 50° 40′ 31″ N 14° 53′ 20″ O / 50.67528 °N, 14.88889 °O / 50.67528; 14.88889 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Holičky (Ralsko)
Portalo pri Ĉeĥio

Holičky (germane: Hultschken) estas pereinta municipo en Ĉeĥio, en distrikto Česká Lípa, en la norda parto de eksa soldata ekzercspaco Ralsko, pro kies fondo ĝi pereis. Ĝi situis proksimume 11,5 km nordoriente de Kuřívody kaj 3 km sudokcidente de Osečná. La devena prenita katastra teritorio estis Holičky, la nuntempa estas Náhlov en la novepoka urbo Ralsko.

La eksan setlejon rememorigas per la nomo monteto Holičský vrch, kiu situas proksimume unu kilometro orient-nordoriente de ĉi tie.

Historio[redakti | redakti fonton]

Rokĉambroj en la eksa Holičky

La unuaj informoj pri la municipo devenas el la 16-a jarcento. En la pasinteco ĉi tie vivis ministoj, en la ĉirkaŭaĵo oni minis ĉi tie ferercon. El la konservitaj registroj eblas konstati, ke ĉi tie vivis ankaŭ metiistoj (korbistoj kaj kestistoj).

Dum popolnombrado en la jaro 1921 estis en Holičky 37 domoj kun 165 loĝantoj (162 germanoj kaj 3 ĉeĥoj). Paroĥa ofico estis en Svébořice. Sanitara rondo, ĝendarmejo, poŝto kaj telegrafo estis en Osečná (3,5 km) kaj fervoja stacio en Křižany (11,5 km). La malgranda parto de Holičky apartenis al municipo Černá Novina.

La municipo pereis post la jaro 1945, kiam la germana loĝantaro estis ellandigita kaj poste la regiono alliĝis al la armea spaco Ralsko. estis ĉi tie konservitaj keloj kiel jununura restaĵo de la municipo.

Festivalo Ŝanĝoj[redakti | redakti fonton]

En la pereinta municipo okazis la 5-an de junio 2021 okazis festivalo Ŝanĝoj. Programo de la festivalo kreis renkontiĝo kaj promeno tra landarta ekspozicio. Estis prezentitaj artlaboraĵoj el naturmaterialo.

Enkadre de la festivalo okazis kreemaj laborejoj: ŝtona balancado, fotografado kun globo, vizaĝoj el argilo, ludiloj el naturmaterialoj kaj memoro de la loko.