Holice (distrikto Dunajská Streda)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Holice (Dunajská Streda))
Ekzistas ankaŭ urbo Holice.

Holice, hungare Gelle estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, ĉefvojo Komárno-Bratislavo preteriras. Dunajská Streda troviĝas 5 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1245 en formo Gala. La komunumo urbiĝis en la 16-a jarcento. Poste pro la turkoj la komunumo malgraviĝis. Ekde 1920 la komunumo apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1940 la najbaraj vilaĝoj aliĝis al Gelle. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis en la vilaĝo 1824 da homoj, (1751 hungaroj, 68 slovakoj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]