Saltu al enhavo

Hollister Co.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hollister Co.
registrita markonegocosubtegmenta vendejo vd
Dum 2000 - nekonata/nuntempe
Sidejo New Albany
Lando Usono
Agokampo poloa ĉemizo
Posedata de Abercrombie & Fitch vd
TTT Oficiala retejo
vdr
T-ĉemizo de Hollister kaj la varmarko centre

Hollister Co, ankaŭ nomita Hollister estas modmarko kaj dividaĵo de Abercrombie & Fitch, nomita laŭ kalifornia urbo samnoma. La firmao ofertas surfant-stilan modon similan al la vesta kolekto de Abercrombie & Fitch. La varmarko estas posedata fare de Abercrombie & Fitch Co [1].

Hollister estis origine kreita kaj dezajnita por altiri klientojn en aĝo de 14 ĝis 18, je pli malmultekosta prezo ol la marko Abercrombie. La vestaĵoj estas venditaj en butikoj kaj tra la propra butika reto de Hollister [2].

Hollister havas butikojn situantajn ĉirkaŭ la mondo, la unua butiko malfermiĝanta en julio 2000 ĉe la East Town Center butikcentro en Ohio [3] [4]. Aktuale en 2020, estas pli ol 500 butikojn tra la mondo, 455 el kiuj situas en Usono. La plej granda Hollister-butiko situas ĉe 3 East Houston Street, Broadway en Novjorko. La vendejo situas en sesetaĝa konstruaĵo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Hollister Co. Official Website. Abercrombie & Fitch, Inc.. Arkivita el la originalo je 2019-07-17. Alirita 2015-02-07 .
  2. Four Iconic Brands, One Aspiration. Arkivita el la originalo je 2018-06-27. Alirita 2007-06-30 .
  3. The history of Abercrombie & Fitch, a brand searching for a new identity (angle). Arkivita el la originalo je 2020-06-24. Alirita 2020-06-23 .
  4. "Hollister branding 'fictitious'", BBC News, 2009-11-10.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]