Holoferno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Judit kun la kapo de Holoferno de Cristofano Allori

Holoferno (greke: Ὀλοφέρνης Holoférnēs, hebree: הולופרנס) estas, en la apokrifa libro Judit, enkondukita kiel generalo de la babela reĝo Nebukadnecar la 2-a. Li eliris, kun sia armeo, por submeti la popolojn inter la Mediteraneo kaj la Ruĝa maro, kiel venĝo ĉar neniu el la tie vivantaj popoloj helpis Nebukadnecaron dum ties batalo kontraŭ Arfaksad, la reĝo de la Medoj.

La rakonto[redakti | redakti fonton]

Judit, la ĉefrolulino en la bibliolibro, estas pia riĉa juda vidvino, kiu loĝis en la de Holoferno kun siaj trupoj sieĝata monturbo Betulio. Ŝi decidis savi la urbon kaj promenis nokte kun sia servistino kaj vinkruĉoj al la armekampadejo de la malamiko; pro sia beleco ŝi senpene atingis la tendon de Holoferno. Tiu decidis ke ŝi eniru kaj ordonis al la servistoj por ne ĝeni ilin, esperante je longa amorplena nokto. Judit tamen ebriigis la generalon kaj senkapigis lin kun helpo de sia servistino. Kun la kapo de Holoferno kiel trofeo ŝi reiris al Betulio. Kiam la holofernaj soldatoj rimarkis, la sekvan matenon, ke ilia gvidanto estis mortigita ili panike fuĝis persekutitaj de la judaj sieĝitoj.

Pentroarto[redakti | redakti fonton]

La rakonto de Judit kaj Holoferno estas multuzita temo sur la pentraĵoj kaj akvafortoj de inter aliaj Rembrandt, Botticelli, Caravaggio, Michelangelo kaj Cristofano Allori.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]