Holosiivskij distrikto
Aspekto
La distrikto Holosiivskij (ukraine Голосіївський район) estas urba distrikto de la urbo Kijivo, la ĉefurbo de Ukrainio.
La distrikto Holosiivskij estis kreita dum la ŝanĝo de la administraj dividoj de la ĉefurbo de Ukrainio, kiu okazis en septembro 2001, laŭ decido de la Urba Konsilio de Kijivo la 1-an de januaro 2001.
La distrikto Holosiivskij situas en la sudokcidenta parto de Kijivo, limante al la distriktoj Ŝevĉenkivskij, Solomjanskij, Peĉerskij kaj Darnitskij de Kijivo, kaj la rajonoj Buĉa, Obuĥiv kaj Borispil de la Kieva provinco.
Ĝia teritorio komenciĝas de la fama strato Ĥreŝĉatik kaj etendiĝas sudokcidente de Kijivo. Konsiderante tion, la distrikto estas iamaniere la sudokcidenta enirejo en la urbon.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Strato Velika Vasilkivska
-
Mueliloj en la Muzeo de Popola Arkitekturo kaj Etnografio en Pirohiv
-
Flago de la distrikto