Homa-komputila interfaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Homa-komputila interfaco estas rimedo kiu ebligas komunikadon inter homo kaj komputilo.

Homo kaj maŝino ne povas senprobleme komuniki. La informado kiu gravas por homo (ekzemple vortoj kaj bildoj) ne estas la sama kiel la informo de komputilo (unu aŭ nulo). Por tio estas bezonata homa-komputila interfaco. La interfaco transformas informon de komputilo al komprenebla informado por homo, kaj inverse.

Bildekrano estas ekzemplo de interfaco inter komputilo kaj uzanto: ĝi transferas la digitalan informon de la komputilo al teksta kaj/aŭ grafika formo. Por la regado de komputilo de la uzanto ankaŭ estas bezonata interfaco: plejofte tio estas klavaro, ofte en kombino kun muso. Per montrado de la regado sur la ekrano, la uzanto povas kontroli ĉu la direktado estas korekta. Se por tio estas uzataj grafikaj elementoj, tio estas nomata grafika uzantinterfaco (GUI), ekzemple ĉe Vindozo aŭ la Fenestra Sistemo X. La kontraŭparto de GUI estas la komandlinia interfaco. Komunikado kun komputilo tiam okazas per la klavaro. Ekzemplo de tia interfaco estas MS-DOS, antaŭvenanto de Vindozo.