Homa Konektara Projekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Projekto pri la Homa Konektaro (angle “Human Connectome Project”) komencis en 2009. La celo de la projekto estas kompili retmapon, kiu verŝos lumon sur la anatomia kaj funkcia konektaro en sana homa cerbo, kaj produkti korpuson de datumoj, kiu faciligos esploradon pri cerbomalsanoj, ekzemple aŭtismo, Alzheimer-malsano kaj skizofrenio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La National Institutes of Health (Usonaj institutoj pri sano) lanĉis la projekton en septembro 2009[1] kiel la unuan el tri grandiozaj defioj en sia plano por esplorado de neŭrologio.[2] La NIH financas per 30 milionoj da usonaj dolaroj dum kvin jaroj konsorcion estratan de Washington State-Universitato en Saint Louis, kaj per 8,5 milionoj da dolaroj dum tri jaroj konsorcion estrata de Universitato Harvard, la Ĝenerala Hospitalo de Masaĉuseco kaj la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso.[3]

La Projekto de WU-Minn-konsorcio[redakti | redakti fonton]

La WU-Minn-konsorcio mapos la makro-skalajn cerbajn konektarojn en ĉiu el 1200 sanaj plenkreskuloj – ĝemeloparoj kaj iliaj gefratoj el 300 familioj. La mapoj montros la anatomiajn kaj funkciajn ligojn inter partoj de la cerbo por ĉiu individuo, kaj estos rilatitaj al testdatumoj pri konduto. Kompari la konektarojn kaj genetikajn datumojn de genetike unuovaj ĝemeloj kun duovaj ĝemeloj klarigos la relativajn kontribuojn de genoj kaj medio en formado de cerba cirkvitaro kaj indiki signifan genetikan varion. La mapoj ankaŭ verŝos lumon sur kiel cerboretoj estas organizataj.

Uzante kombinaĵon de ne-enpenetraj bildigaj teknologioj, inkluzive de ripozstata funkcia magneta resonanca bildigo (MRB) kaj task-bazita funkcia MRB, magnetoencefalografio (MEG) kaj elektroencefalografio (EEG), kaj difuza MRB, WU-Minn mapos konektarojn je la makroskalo - mapante grandajn cerbosistemojn kiuj povas esti dividitaj en anatomie kaj funkcie apartaj zonoj, prefere ol mapi individuajn neŭronojn.

Kelkdekoj da esploristoj de naŭ institutoj kontribuos al ĉi tiu projekto. Esplorinstitutoj inkludas: Washington Universitato en Saint Louis, la Centro por Magnetresonanca Esplorado ĉe la Universitato de Minesoto, Universitato de Oksfordo, Saint Louis-Universitato, Indiana-Universitato, Universitato d'Annunzio en Chieti, Ernst Strungmann Instituto, Warwick-Universitato, Advanced MRI Technologies, kaj la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley.

La datumoj kiuj rezultos el ĉi tiu esplorado fariĝos publike haveblaj en malferma-fonta ret-alirebla neŭroinformadikoplatformo.

La Projekto de MGH/Harvard-UCLA-konsorcio[redakti | redakti fonton]

La MGH-/Harvard-UCLA-konsorcio koncentros sian atenton al optimumigado de MR-teknologio por bildigado de la strukturaj ligoj de la cerbo uzante difuza-MR, cele al kreskigi spacan distingivon, kvaliton, kaj rapidecon. Difuza MR, utiligata en ambaŭ projektoj, mapas la fibrecajn longdistancajn konektojn de la cerbo, spurante la movadon de akvo. Akvaj difuzomodeloj en malsamaj specoj de ĉeloj ebligas la detekton de malsamaj specoj de histoj. Uzante tiun bildigan metodon, la longaj etendaĵoj de neŭronoj, nomitaj blanka substanco, estos videblaj en klara reliefo.[4]

La nova skanilo konstruota por tiu projekto estos “4 ĝis 8 fojojn pli potenca ol kutimaj sistemoj, kaj ebligos bildigi homan neŭroanatomion kun multe pli granda sentiveco ol estas nuntempe ebla".[5]

La du konsorcioj donos datumojn unu al la alia, kaj subaro de la submetitoj eble estos skanita en ambaŭ projektoj.

En usona kulturo[redakti | redakti fonton]

La alternativa rokmuzika grupo Muse ilustris la kovrilon de sia sesa albumo The Second Law per bildo de neŭra reto bazita sur la Project.[6]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]