Homa korpo
La homa korpo estas la fizika kaj materia strukturo de la homa estaĵo.
Komponaĵoj de la homa korpo
La homa korpo komponiĝas el kapo, Torso kaj membroj; la brakoj estas la supraj membroj kaj la kruroj la malsupraj.
Unu el la sistemoj de klasigo de la homa korpo, rilate siajn komponaĵojn, estas tiu starigita de Wang kaj col. en 1992:
- Nivelo atoma: hidrogeno, nitrogeno, oksigeno, karbono, mineraloj.
- Nivelo molekula: akvo, proteinoj, lipidoj, hidroksi–apatito.
- Nivelo ĉela: interĉela, ekstraĉela.
- Nivelo anatomia: muskola, adipoza, osta histoj, haŭto, organoj kaj internaĵoj.
- Nivelo integra: korpa maso, korpa volumeno, korpa denseco.
La homa korpo estas organizita en diferencaj hierarkiaj niveloj. Tiele, ĝi estas komponita de aparatoj; tiuj estas komponitaj de sistemoj, kiuj siavice estas komponitaj el organoj, kiuj siavice estas komponitaj el histoj, kiuj siavice estas komponitaj el ĉeloj, kiuj siavice estas komponitaj el molekuloj.
Kiam la homa estaĵo atingas plenkreskan aĝon, la homa korpo komponiĝas el ĉirkaŭ cent bilionoj da ĉeloj. La haŭto de la homa korpo havas surfacon de ĉirkaŭ 2 m², kaj ĝia dikeco varias inter la 0,5 mm ĉe la palpebroj al la 4 mm en la kalkanoj. La mezaveraĝa denseco de la homa korpo estas de ĉirkaŭ 933 kg/m³. La mezaveraĝa alto de homa plenkreskulo estas proksimume de 1,7 m.
Studo de la homa korpo
La homa anatomio estas la scienco dediĉita al la studo de la makroskopikaj strukturoj de la homa korpo.
La homa fiziologio studas la funkciojn de la homa korpo.
La antropometrio estas la traktado de la mezuroj kaj proporcioj de la homa korpo.
La korpo de mortinta persono estas kadavro.
Komponaĵoj de la homa korpo
Digesta sistemo - Urina sistemo - Endokrina sistemo - Imuna sistemo - Kardiovaskula sistemo - Skeleta sistemo - Muskola sistemo - Nerva sistemo - Reprodukta sistemo - Spira sistemo - Tegumenta sistemo - Orelo - Okulo