Homaranismo - La Interna Ideo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Homaranismo
- La Interna Ideo
Aŭtoro Délio Pereira de Souza
Eldonjaro 1994
Urbo Rio de Janeiro
Eldoninto Societo Lorenz
Paĝoj 81
vdr

Homaranismo - La Interna Ideo estas verketo de Délio Pereira de Souza. Laŭ sugesto de profesoro Carlos Torres Pastorino la aŭtoro verkis por la revuo Sabedoria artikolon pri la "dogmoj" de Homaranismo de Zamenhof. Li aldonis komentarion pri la poemoj de Zamenhof Preĝo sub la verda standardo, Ho, mia kor', De la plej frua infaneco, La vojo kaj Al la fratoj. Post la legado de ĉi tiu libro la spirititoj komprenas (laŭ la aŭtoro) ke Zamenhof parolis kun Jesuo antaŭ reenkarniĝo, kaj scias ke Jesuo volas starigi la "Regnon de Dio" per la Esperantistoj.

Ĝi estas verketo (ĉ. 50-paĝa), eldonita de Eldona Spirita Societo Francisko Valdomiro Lorenz. Unua eldono okazis en 1994. Enhavas laŭdajn komentariojn al "interna ideo de Esperanto" kaj al Homaranismo.

La aŭtoro analizas, plene de entuziasmo, kelkajn poemojn de Zamenhof (Preĝo sub la verda standardo, La vojo, La Espero kaj Al la fratoj), kelkajn partojn de la inaugura diskurso al unua UK kaj La Dogmojn de Homaranismo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]