Homestar Runner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Homestar Runner
retejo • reta videoserio
Origina lando Usono
Ĝenro Nigra humuro, Dramo, Aventuroj, Por-plenkreskula animacio
Kreita de Mike Chapman, Matt Chapman, Craig Zobel
Voĉoj de Mike Chapman, Matt Chapman, Missy Palmer
Lingvo(j) la angla
Produktado
Distribuisto Jutubo
Elsendo
Elsendita la 1-an de Januaro de 2000 – la 18-an de Aprilo de 2015
Eksteraj ligiloj
https://homestarrunner.com/
ĉe IMDb
vdr


Homestar Runner estas usona animacia serio kreita per Adobe Flash kaj disdonita interrete, fare de Mike Chapman kaj Matt Chapman. Ĝi miksas superrealisman humuron kun referencoj al la popola kulturo de la 70-aj, 80-aj kaj 90-aj jaroj, precipe al tiamaj videoludoj, televidaĵoj kaj muziko.

Ĝi komenciĝis kiel por-infana libro nomita The Homestar Runner Enters the Strongest Man in the World Contest (Homestar Runner eniras en la konkurson pri la plej forta viro el la mondo), sed nun sia cel-publiko estas junuloj kaj plenkreskuloj. La unuaj videoj aperis en la retejo, sed post la apero kaj populariĝo de Jutubo, ili ankaŭ estis alŝutitaj al tie.

La 31-an de Decembro de 2020, la retejo komencis uzi la imitilon Ruffle, sekurigante la disponeblon de la enhavo post la ĉeso de Flash Player je tiu sama tago.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]