Homoĝardeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Indiĝenoj de Fajrolando (Argentina Patagonio) alportitaj al Parizo fare de la Maître en 1889.

Homaj ĝardenojantropologiaj zooj (ankaŭ nomitaj "etnologiaj ekspozicioj" aŭ "nigrulaj vilaĝoj") funkciigis en la 19-a kaj 20-a jarcentoj kaj ekspoziciis indiĝenajn homojn. Diversaj ekspozicioj, plejparte en la granduoboj tra Eŭropo kaj Usono, havis homojn de afrika deveno, indianojn, inuitojn, kaj membrojn de diversaj aziaj etnoj. La ekspoziciaĵoj elstarigis la "malsuperan naturon" de la indiĝenoj kaj la diferencon inter ili kaj la eŭropanoj de okcidenta kulturo. Etnografiaj zooj ĝenerale baziĝis sur scienca rasismo kaj socia darvinismo. En la lastaj ducent jaroj, pli ol 35 000 indiĝenoj estis importitaj al Eŭropo kaj Nordameriko, kiuj estis elmontritaj en zooj kaj diversaj ekspozicioj. [1]

La komenco de la fenomeno[redakti | redakti fonton]

"Indianoj-Ekspozicio" prezentita en Parizo, 1931

En antikvaj tempoj kaj la mezepoko estis kutimo kapti homojn kaj uzi ilin kiel sklavoj, kiel servistinoj kaj kiel propriecaj objektoj de distro kaj riĉaĵo. Esploristoj kutimis kapti indiĝenojn kaj alporti ilin kiel rabaĵon al siaj reĝoj. Kristoforo Kolumbo, ekzemple, kunportis indianojn al Hispanio post sia reveno de la Nova Mondo.[2] Dum la renesanco, la Mediĉoj establis grandan Bestoĝardeno en la Vatikano. De la registro de la 16-ajarcenta zoo oni scias ke ĝi gastigis kolekton de "barbaraj" homoj de pli ol 20 malsamaj etnoj. [3]

Dum urbanizado pliiĝis, Ju pli la kulturo de libertempo en la Okcidento disvolviĝis, tiel des pli ankaŭ la uzo de homoj kiel provizantoj de distro, inkluzive de perforte tenataj homoj. Ĝis la dua duono de la 19-a jarcento, homaj prezentoj akceptis la karakteron de eksterordinaraflankspektaklo, cirko kaj "spektaklo de sovaĝuloj". Unu el la plej famaj spektakloj estis produktita fare de P. T. Barnum, la 25-an de februaro 1835. Ekspozicioj de ĉi tiu speco kutimis prezenti misformitajn homojn kaj homojn tre malsamaj en aspekto de la eŭropanoj. La koncepto de siamaj ĝemeloj ekzemple, estas prenita de unu el la ekspoziciaĵoj en ĉi tiuj ekspozicioj estas la spektaklo de la fratoj Chang kaj Eng Bunker.

La ora epoko de homaj zooj[redakti | redakti fonton]

"Afrika Vilaĝo" prezentita en Oslo, 1914
Uta Benga ĉe la Bronx Zoo, New York, 1906

Direkte al la fino de la 19-a jarcento kaj en la unua duono de la 20-a jarcento, homaj zooj kaj montradoj de indiĝenaj vilaĝoj estis establitaj en la plej multaj okcidentaj ĉefurboj: Parizo, Hamburgo, Antverpeno, Barcelono, Varsovio, Amsterdamo, Novjorko, Bruselo, Porto, Johanesburgo, Londono, Milano, Oslo, Berlino, Marsejlo kaj pli. Centoj da miloj vizitis la provizorajn ekspoziciojn kaj establitajn ĝardenojn ĉiun jaron.

Francio[redakti | redakti fonton]

En la dua duono de la 19-a jarcento Parizo estis la monda ĉefurbo kaj por multaj ekspozicioj tie okazigitaj venis dekoj da milionoj da vizitantoj el la tuta mondo. En 1877 ekspozicio de Inuitoj kaj nubianoj estis prezentita en la ĝardeno de alklimatiĝo, la sovaĝhoma ekspozicio duobligis la nombron de vizitantoj ĉi-jare al pli ol miliono. Sekvante tion, 30 pliaj homaj ekspozicioj estis elmontritaj en tiuj ĝardenoj dum la venontaj 35 jaroj. Unu el la ĉefaj vidindaĵoj de la Pariza Monda Ekspozicio (1889) kiun vizitis 28 milionoj da homoj estis grandioza montrado de 400 indiĝenoj. En 1907 komplekso de ses "indiĝenaj vilaĝoj" estis establitaj ĉe la periferio de Parizo en grandega parko. Homaj ekspozicioj estis montritaj en Parizo ĝis la 1930-aj jaroj. Homaj ekspozicioj ankaŭ estis montritaj en Lyon, Marsejlo kaj en Hanojo, kiu estis sub franca regado. [4]

Benelukso[redakti | redakti fonton]

Indiĝenoj de Surinamo estas ekspoziciitaj en la Internacia Kolonia kaj Eksporta Komerca Ekspozicio (Amsterdamo) ekde 1883. La nederlanda kolonia registaro starigis "indiĝenan ekspozicion" sur la insulo Javo, kiu estis sub ĝia regado. Centoj da kongolanoj estis ekspoziciitaj ĉe monda ekspozicio en Bruselo en 1897. 267 el ili estis mortigitaj kiel rezulto de akcidento, tiuj estis entombigitaj en amastombo ekster la grandurbo. Laŭ la enorma komerca sukceso de la ekspozicio, la secesistile reĝa muzeo por Mez-Afriko, estis establita en Bruselo tiun jaron. [5] En 1910 alia monda ekspozicio estis okazigita en Bruselo kun "afrikaj vilaĝoj" kaj tiam ankaŭ en 1930 simila ekspozicio estis okazigita en Antverpeno. Ankaŭ ĉe la Brusela Monda Ekspozicio (1958) estis prezentita "Kongola Vilaĝo". [6]

Germanio kaj Skandinavio[redakti | redakti fonton]

En 1874, la germana bestkomercisto Carl Hagenbeck importis sameojn kaj polinezianojn kaj vendis ilin al zooj ĉie en Eŭropo. En 1876 li komencis importi nubianojn de arabaj komercistoj en Sudano. En 1880 li vendis inuitojn al la Hamburga Zoo. En 1896 estis establita "Indiĝena Ekspozicio" kadre de koloniisma ekspozicio en Berlino, simila ekspozicio estis montrita en la somero de 1928 en Stutgarto. En 1915, ĉe la 100-a datreveno de la Regno de Norvegio, 80 senegalaj indiĝenoj estis prezentitaj en Oslo. [7]

Nordameriko[redakti | redakti fonton]

Kaj Usono kaj Meksiko gastigis vojaĝantajn ekspoziciojn de indiĝenoj same kiel homajn kaĝojn en establitaj zooj ĉe grandurboj. La plej konata rakonto estas la rakonto de Ota Benga. Ota Benga estas kongola indiĝeno, kiu estis importita al Usono fare de Samuel Phillips Werner, por esti "ekspoziciita" ĉe la somera spektaklo en Luiziano. Kritikistoj ĉe la spektaklo asertis ke la akraj dentoj de Benga estis indico ke li venis de kanibalista tribo. La onidiro disvastiĝis kaj atingis la amaskomunikilaron kaj tiel Benga fariĝis sukcesa spektaklo de la ekspozicio. Post la ekspozicio li revenis al Kongo sed ne povis integriĝi en sian tribon. Li vojaĝis tra Afriko kun Werner, ĝis la komercisto sugestis ke li revenu por labori en zooj en Usono. Benga estis elmontrita en la bestoĝardeno de Bronkso ene de kaĝo de orangutano. Post protesto de aktivuloj pri homaj rajtoj oni decidis ĉesigi lian "dungadon" en la zoo. Li translokiĝis al orfejo kie li lernis legi kaj skribi. Tra la jaroj, li sobriĝis kaj realigis sian sorton, iris en depresion kaj faris sinmortigis en la aĝo de 32. Lia rakonto akiris multe da resonon kaj tra la jaroj teatraĵoj, poemoj kaj libroj estis verkitaj pri li. [8]

Nuntempaj homaj zooj[redakti | redakti fonton]

En la periodo inter la Mondmilitoj kaj precipe post la Dua Mondmilito estis multe da kritiko de koloniismo kaj rasismo. Homaj zooj fermiĝis ĉirkaŭ la mondo kaj homaj moveblaj ekspozicioj malkreskis. Tamen eĉ hodiaŭ okazas fojaj spektakloj de "afrikaj vilaĝoj" kaj indiĝenoj. Ekzemple, en la urbo Augsburg en Germanio, "afrika vilaĝo" estis prezentita en julio 2005, kaj en 2008 homa zoo estis malfermita en Tajlando kun knabinoj de la Karenoj, kiuj estas konataj pro siaj longaj koloj. [9] En ambaŭ kazoj, severa publika kritiko estis esprimita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Homĉasistoj por la parisa homoĝardeno
  2. [http://migs.concordia.ca/occpapers/zoo.htm
  3. Mullan, Bob and Marvin Garry, Zoo culture: The book about watching people watch animals, University of Illinois Press, Urbana, Illinois, Second edition, 1998, p.32. (ISBN 0-252-06762-2)
  4. franca: homaj bestoj ĉe la koloniisma imperio
  5. homaj bestĝardenoj en Eŭropo
  6. Pelle, Findling, ed. (2008). "Appendix B:Fair Statistics". Encyclopedia of World's Fairs and Expositions. McFarland & Company, Inc. p. 415. (ISBN 978-0-7864-3416-9).
  7. http://www.theguardian.com/world/2014/apr/29/norway-human-zoo-africans-as-inmates
  8. http://www.dailymail.co.uk/news/article-1224189/Caged-human-zoo-The-shocking-story-young-pygmy-warrior-monkey-house--fuelled-Hitlers-twisted-beliefs.html
  9. http://www.dailytelegraph.com.au/travel/human-zoo-opens-in-thailand/story-e6frezi0-1111116382820?nk=ba4c3606a2ee135d2147f0b390c0c72e[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]