Homo antecessor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rekonstruo de la kranio de la "Knabo de Gran Dolina" (Museu d'Arqueologia de Catalunya, Barcelona).

Homo antecessor estas arkaika specio de homo de la Frua Paleolitiko, konata el Okcidenta Eŭropo (Hispanio, Anglio kaj Francio) inter antaŭ ĉirkaŭ 1.2 milionoj kaj 0.8 milionoj da jaroj. Ĝi estis priskribita en 1997 fare de Eudald Carbonell, Juan Luis Arsuaga kaj José María Bermúdez de Castro, kiuj baziĝis sur ties "unika mikso de modernaj kaj primitivaj trajtoj" por klasigi ĝin kiel antaŭe nekonata arkaika homa specio.[1]

La fosilioj asociaj kun Homo antecessor reprezentas la plej antikvan rektan fosilian registron de la ekzisto de Homo en Eŭropo.[2] La specinomo antecessor proponita en 1997 estas latinlingva vorto kun la signifo "antaŭanto", aŭ "avangardanto, esploristo, pioniro". Fakuloj kiuj ne akceptas H. antecessor kiel aparta specio konsideras la koncernajn fosiliojn kiel frua formo de H. heidelbergensis aŭ kiel eŭropa variaĵo de H. erectus.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1997) “A Hominid from the Lower Pleistocene of Atapuerca, Spain: Possible Ancestor to Neandertals and Modern Humans”, Science 276 (5317), p. 1392–1395. doi:10.1126/science.276.5317.1392.  Arkivigite je 2020-02-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-02-07. Alirita 2021-08-29.
  2. Homo antecessor: Common Ancestor of Humans and Neanderthals?. Smithsonian (November 26, 2011). Alirita December 9, 2015.