Saltu al enhavo

Homo sovieticus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Homo sovieticus (en latinaĉo „soveta homo”) – laŭ Miĥail Heller la nocio funkcianta komence en Sovetunio kiel difino de laŭvica etapo de evoluo de la homo (Homo sapiens), formiĝinta danke al sukceso de la marksisma socia eksperimento.

Samtempe la nocio komencis funkcii samizdate kiel priskribo de pligrandiĝanta proceso de senmoraligo de komunista socio. En 1982 rusa elmigrinta verkisto kaj sociologo Aleksandr Zinovjev verkis samtitolan libron, ligantan raporton kun provo analizi spiritstaton de rusaj elmigrintoj en Francio „infektitaj” per komunismo. Zinovjev formulis ankaŭ akronimon homosos (ruse: гомосос) laŭ la soveta novparolo. Simila signife termino en la rusa slango estas sovok (ruse: совок). Laŭ Zinovjev „ecoj de la soveta socio estas: nedifineblo, flueco, ŝanĝemo, plursignifeco en ĉio. Ĝi konsistas el ĝelaj unuopuloj kaj mem rememorigas ĵeleon. Tio estas socio de kameleonoj, entute estante giganta kameleono”.

Ekzemploj

[redakti | redakti fonton]

Aŭtoroj de la esprimo donis al ĝi negativan signifon, tamen pluraj homoj uzis ĝin kiel normalan priskribion de sia identeco, sen iu ajn negativa nuanco.

Rusia opoziciulo Aleksej Navalnij post viziti Usonon konkludis:

Citaĵo
„ Я что, похож на американца? Не-не, я просто еще недавно считал, что смогу жить в любой стране. А прожил полгода в Америке и понял: нет, не смогу и не хочу. Просто я по ментальности совершенный совок. ” „ Ĉu mi similas al usonano? Ne ne, mi simple ankoraŭ antaŭnelonge opiniis, ke mi povus loĝi en iu ajn lando. Sed mi loĝis duonjaron en Usono kaj komprenis: ne, mi ne povos kaj nek deziras. Simple laŭ mia menso mi estas kompleta sovetianaĉo. ”
— Aleksej Navalnij[1]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Юлия Гутова (2011-03-10) Навальный, ты кто?! (ruse). Русский репортер. Arkivita el la originalo je 2025-12-10.