Saltu al enhavo

Homogeneco kaj heterogeneco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Homogeneco (materialo))
Ĉi tiu artikolo temas pri ecoj de materialo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Homogeneco.

Homogeneco kun ĝia malo heterogeneco estas la eco de materialo. Ĉe homogena materialo ĉiuj partoj havas samajn kemiajn, fizikajn, optikajn proprecojn. Homogena materialo ne povas esti mekanike disigita en eroj de malsamaj komponaĵoj.

Ekzemploj de homogena materialoj: vitro, plasto, metaloj, ceramikaĵo.

La homogeneco de materialo estas ligata al la skalo, laŭ kiu oni observas ĝin. Ceramiko aspektas homogena, sed sub miskroskopo montriĝas porhava; metalo komponiĝas el "grajnoj" (kristaloj), kaj je sufiĉe malgranda skalo, nenia materialo nek materio povas esti homogena, ĉar la materio komponiĝas el elektronoj kaj atomkernoj

Homogeneco estas malsama de izotropeco.