Homologio (kemio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kemia homologio
Plata kemia strukturo de la Serino
Plata kemia strukturo de la Homoserino
Serino kaj Homoserino estas homologaj.

Kemie, homologio rilatas al komponaĵoj apartenantaj al la sama kemia grupo. Kvankam la organikaj kombinaĵoj ordinare klasiĝas per funkcioj (tiaj kiaj alkoholoj, esteroj, aminoj, amidoj, ktp), la grandega variaĵo de tiuj substancoj pridemandas novajn subdividojn kiuj povas faciligi la studon de la Organika Kemio.

Do, iu homologaĵo estas komponaĵo kiu apartenas al serio da malsamaj kombinaĵoj kun ripetata subunuo. Kelkaj ekzemplo de homologaĵoj estas la hidrokarbonidoj alkanoj, alkenoj kaj alkinoj, la alkoholoj, la karboksilataj acidoj. ktp.

Perioda tabelo[redakti | redakti fonton]

Sur la perioda tabelo, la homologaj elementoj dividas multajn elektrokemiajn proprecojn kaj apartenas al la sama grupo (aŭ kolumnoj). Ekzemple, ĉiuj noblaj gasoj estas senkoloraj, unuatomaj substancoj kun tre malalta reakciemo. Ĉi-similaĵoj okazas pro la simila strukturo en la plej ekstera tavolo de elektronvalento.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]