Homotopio

Homotopio inter du ebenaj kurboj (funkcioj de intervalo al la ebeno)
Je topologio, homotopio[1] estas kontinua deformo de kontinua bildigo al alia kontinua bildigo (kun la sama argumentaro kaj celaro); alivorte, pli abstrakte, kurbo en la spaco de kontinuaj bildigoj de fiksitaj argumentaro kaj celaro. Ekzisto de homotopioj difinas la ekvivalentrilaton homotopeco[2] sur la spaco de kontinuaj bildigoj.
Difino[redakti | redakti fonton]
Supozu ke kaj estas topologiaj spacoj, kaj estas du kontinuaj bildigoj, kies argumentaro estas , kies celaro estas . Do, homotopio inter kaj estas kontinua bildigo
tia ke, por ĉiu ajn ,
- .
Du kontinuaj bildigoj estas homotopaj, aŭ unu estas homotopa al la alia, se homotopio ekzistas inter ili.
Propraĵoj[redakti | redakti fonton]
Homotopeco estas ekvivalentrilato en la spaco de kontinuaj bildigoj inter fiksita argumentaro kaj celaro.