Homturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Homturo (katalune castell) estas pluretaĝa homturo kiu estas tradice konstruata ekde pli ol ducent jaroj (ekzistas datumoj ekde la 18-a jarcento) en la Kampo de Tarragona, kaj kiu poste etendiĝis al Penedés kaj dum la tuta 20-a jarcento, en tuta Katalunio, Rusiljono kaj Balearoj, precipe ekde la 1980-aj jaroj, iĝante populara dum festoj. La 16-an de novembro 2010, els castells (la homturoj) estis deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko. En la homturo partoprenas multaj personoj, viroj kaj inoj el ĉiuj aĝoj kiuj trejniĝas dum la tuta jaro por la konkursoj kaj aktivaĵoj. Al la pinto supreniras geinfanoj kaj oni konsideras venkon kiam plenumiĝas la plej alta etaĝo planita. Neceso estas ke en plej suba etaĝo la homoj premiĝas por falkazo el alto la falinto ne falu surplanken sed sur homo.