Honŝuaj alpaj koniferaroj
Honŝuaj alpaj koniferaroj | |||
---|---|---|---|
Arbaro en Okuĉiĉibuo | |||
Lando | Japanio | ||
Areo | 11 396 km² (1 139 600 ha) | ||
|
|||
La honŝuaj alpaj koniferaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orientazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de Japanujo.
Priskribo[redakti | redakti fonton]
La ekoregiono okupas 11 396 da kvadrataj kilometroj en la altaj montaroj de centra Honŝuo kaj de Oŝima Duoninsulo de Hokajdo.
Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La diversfolia cugo vegetas kun specioj de rododendro kaj menziesio. La Maries-abio, Abies veitchii, kaj la Picea jezoensis vegetas en arbaroj kun abundeco de herboj kaj filikoj en ĝiaj subarbaraĵoj. Sasao-gresoj loke estas tre densaj [1][2][3]. La limoj de la ekoregiono kongruas kun tiuj de la arealo de la abiaroj-picearoj [4]. Tiuj ĉi, en siaj alt-montaraj altitudoj, limtuŝas la plantajn komunumojn de siberia nana pino kiuj montras similecojn kun kontinenta vegetaĵaro [5]. En ejoj kie troviĝas abunda akvo, deciduaj foliarboj kiel alno, frakseno kaj acero aliĝis al pinoj.
Faŭno[redakti | redakti fonton]
La makula cervo kaj la azia nigra urso vivas en tiu ekoregiono. Rimarkindaj birdoj inkluzivas la montan lagopon, la nuksrompulon, la nordan filoskopon kaj la reĝan aglon[2].
Minacoj[redakti | redakti fonton]
La arboj en multaj arbaroj el la ekoregiono estis dehakataj por konstruoligno, kaj la terenoj estis rearbarigataj kun arboj kiaj la japana lariko. La plimulto de la alpa vegetaĵaro je pli altaj altitudoj estas ankoraŭ relative sendifekta, tamen, ĉar tiuj areoj estas malfacile atingeblaj. La montaraj pintoj kaj altebenaĵoj estas bone protektataj ene de la reto de Naciaj Parkoj, sed pligrandiĝantaj minacoj de turisma disvolviĝo kaj de vojokonstruado postulas zorgemajn mastrumadplanojn.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Jerry F. Franklin, T. Maeda, Y. Oshumi, M. Matsui, H. Yagi (1979). “Subalpine coniferous forests of central Honshū, Japan”, Ecological Monographs 49 (3), p. 311–334.
- ↑ 2,0 2,1 angle WWF : Honshu alpine conifer forests
- ↑ angle Chichibu-Tama National Park.
- ↑ Miyawaki 1975
- ↑ Shimizu 1975
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- angle Miyawaki, A. 1975 : Outline of Japanese vegetation. Pages 19–27 in K.Numata, K.Yoshida, and M.Kato, editors. Studies in conservation of natural terrestrial ecosystems in Japan. JIBP Synthesis volume 8. University of Tokyo Press, Tokyo.
- angle Shimizu, T. 1975 : Flora of Japan. Pages 16–18 in K.Numata, K.Yoshida, and M.Kato, editors, Studies in conservation of natural terrestrial ecosystems in Japan: Part I Vegetation and its Conservation. JIBP Synthesis volume 8. University of Tokyo Pres, Tokyo, Japan.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Palearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj | |
---|---|
PA0501 Alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj | ![]() ![]() ![]() |
PA0502 Altajaj montarbaroj kaj arbarstepo | ![]() ![]() ![]() ![]() |
PA0503 Kaledoniaj koniferaroj | ![]() |
PA0504 Karpataj montarbaroj | ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() |
PA0506 Orient-afganaj montaraj koniferaroj | ![]() ![]() |
PA0507 Elborz-montara arbarstepo | ![]() |
PA0508 Helanŝanaj montaraj koniferaroj | ![]() |
PA0509 Hengduan-montaraj subalpaj koniferaroj | ![]() |
PA0510 Hokajdaj montaraj koniferaroj | ![]() |
PA0511 Honŝuaj alpaj koniferaroj | ![]() |
PA0513 Mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj | ![]() ![]() ![]() ![]() |
PA0514 Nordorient-himalajaj subalpaj koniferaroj | ![]() ![]() ![]() |
PA0515 Nord-anatoliaj koniferaj kaj foliaj arbaroj | ![]() |
PA0516 Kanjonaj alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj de Nuĵiang Langkang | ![]() |
PA0517 Ĉilian-montaraj koniferaroj | ![]() |
PA0518 Koniferaroj de Kjonglaj-Min | ![]() |
PA0520 Skandinavaj marbordaj koniferaroj | ![]() ![]() ![]() |
PA0521 Tianŝan-montaraj koniferaroj | ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() |