Hondura nacia teamo de futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Honduro. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj.
Hondura nacia teamo de futbalo
asocio Federación Nacional Autónoma

de Fútbol de Honduras
Federacio Nacia Aŭtonoma de Futbalo de Honduro

konfederacio CONCACAF
unua matĉo  Gvatemalo 10 - 1
 Honduro
1921
plej granda gajno  Honduro -
 Nikaragvo
1946
plej granda perdo  Gvatemalo 10 - 1
 Honduro
1921
Futbala Mondpokalo
aperoj 1 (unuafoje en 1982)
plej bona rezulto unua rondo
1982
Ora Pokalo
aperoj 15 (unuafoje en 1963)
plej bona rezulto unua pozicio
1981
vdr

La hondura nacia teamo de futbalo oficiale naskiĝis en 1921. La unua internacia matĉo estis kontraŭ Gvatemalo en tiu jaro. Enlande la teamo ricevis la kromnomon Los catrachos ["los katraĉos"] - "la honduranoj". Dufoje la teamo kvalifikiĝis por la Futbala Mondpokalo - unuafoje en 1982. Duafoje la teamo aktuale partoprenas en la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko. Granda sukceso de la teamo en 1981 estis la gajno de la Ora Pokalo de la futbala federacio CONCACAF por norda kaj centra Amerikoj.