Honi Gordon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Honi Gordon
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 2000 (2000-01-01) (24-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo muzikistokantisto
vdr

Honi GORDON, ankaŭ Honey GORDON estas usona kantistino de ĵazo, kiu precipe fariĝis konata pro sia kunlaboro kun Charles Mingus.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Honi Gordon aperis kantiste en la ĵazmondeto, kiam ŝi en 1953 kunverkis en la kantensemblo The Gordons sonregistraĵojn de Jazz Workshop de Charles Mingus por lia diskeldonejo Debut. Al la ensemblo apartenis ŝiaj fratoj Richard kaj George same kiel ŝia patro George Gordon. Dum la registrado direktata de Hank Jones ekestis kun Honi Gordon kiel ĉefkantisto la titoloj „Cupid“ kaj „Can You Blame Me“. Komence de 1954 la ensemblo surdiskigis por Columbia i.a. kun Al Cohn, Ernie Royal, Urbie Green kaj Curly Russell, en 1956 kun la orkestro de Lionel Hampton kaj en 1957 kun la bando Dizzy Gillespie/Stuff Smith por Verve („Oh Lady, Be Good“).

Komence de 1959 ŝi gaste kunverkis la albumon The Jazz Singer de Eddie Jefferson. Novembron de 1959 ekestis kadre de sonregistrado de Mingus por lia Columbia-albumo Mingus Dynasty ŝia verŝajne plej konata kanto „Strollin´“, kiun ŝia patro George kaj Mingus estis verkinta por ŝi; la titolo tamen tiam ne aperis sur la originala disko. En 1961 Gordon denove kunlaboris kun Eddie Jefferson; marton de 1962 ŝi unuafoje havis la eblecon surdiskigi je propra nomo. En la sonregistrejo de Rudy Van Gelder ekestis kun Makanda Ken McIntyre, Wally Richardson, Jaki Byard, George Duvivier kaj Ed Shaughnessy la albumo Honi Gordon Sings ĉe Prestige. Krom la konataj „Cupid“ kaj „Strollin´“ ĝi enhavis i.a. „Walkin' Out the Door“ de Mary Lou Williams, la normkanton de Harold Arlen „Ill Wind“ kaj du titolojn de ŝia patro George Gordon, „Love Affair“ kaj „My Kokomo“.

En 1963 ŝi kunverkis kun la Gordon Singers la albumon Black Christ of the Andes de Mary Lou Williams. En 1967 ŝi prezentis en la novjorka Carnegie Hall en la koncertprogramo Praise The Lord In Many Voices de Williams la kanton „Our Father“. Januaron de 1972 ŝi kunmuzikis alian meson de Mary Lou Williams („Mary Lou's Mass“), februaron ŝi gaste prezentis ĉe la koncerto de Charles Mingus en la filharmoniejo per sia kanto „Strollin´“; la sonregistraĵoj aperis poste sub la titolo Charles Mingus and Friends in Concert. Krom tio ŝi kantis en la koncerto la mingusajn komponaĵojn „Portrait“ kaj „Eclipse“. Oktobron de 1973 lastafoje okazis kunlaboro kun Mingus, kiam sur ties albumo Mingus Moves ŝi kantis kune kun Doug Hammond la titolon „Moves“.

En pli malfruaj jaroj la kantistino ne plu aperis per pluaj sonregistraĵoj, sed foje ŝi ankoraŭ prezentas, ekzemple en 2007 okaze de memormeso por Mary Lou Williams.[1]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]