Honinbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Honinbō (japane 本因坊, Hon'inbō) estis la nomo de unu el la kvar gravaj lernejoj de Goo en Japanio dum la Edo-epoko. Facile la plej forta lernejo de Goo dum plej granda parto de sia ekzisto, ĝi fondiĝis en 1612 kaj travivis ĝis 1940.

Post la fermo de la lernejo, la titolo Hon'inbō estis uzata por la gajninto de la Honinbo-Turniro, kiu nun estas ĉiujara profesia evento en Japanio. Ĝi funkcias sub la titola sistemo, signifante, ke en iu difinita tempo estas ludanto, kiu povas uzi la titolon Hon'inbō. Estas kutimo ke japanaj ludantoj prenu specialan propran nomon kiel Hon'inbō, unika trajto de ĉi tiu titolo; ekzemple Kuwahara Ŝusaku tenis la titolon dum naŭ jaroj, kaj dum ĉi tiu tempo estis nomata Honinbo Ŝusaku, Hon'inbō Shusaku. Hodiaŭ ludantoj de aliaj naciecoj laŭ kutimo ne adoptas specialan nomon, sed uzas la titolon Hon'inbō.