Honkonga Alianco en Subteno de Patriotaj Demokrataj Movadoj de Ĉinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Honkonga Alianco en Subteno de Patriotaj Demokrataj Movadoj de Ĉinio
Hong Kong Alliance in Support of Patriotic Democratic Movements of China
香港教育專業人員協會
politika organizaĵo
Komenco 21-a de majo 1989
Fino 25-a de septembro 2021
Sidejo Honkongo, Ĉinio
Tipo senprofita organizaĵo
Fondinto(j) Szeto Wah vd
Estr(ar)o fondinto Szeto Wah, lasta gvidanto Lee Cheuk-yan
Lingvoj

ĉina

Retejo alliance.org.hk
vdr
statuo de la "diino de demokratio" starigita per la alianco en la centra placo Times Square en 2009

La Honkonga Alianco en Subteno de Patriotaj Demokrataj Movadoj de Ĉinio (angle Hong Kong Alliance in Support of Patriotic Democratic Movements of China, ĉine 香港教育專業人員協會) estis senprofita por-demokratia organizaĵo en Honkongo fondita la 21-an de majo 1989 dum kiam en Pekino okazis la protestoj sur placo Tian An Men. Unuaranga celo de la organizaĵo estis vivteni la memoron al la protestoj subpremitaj la 4-an de junio 1989. Fondita de la instruisto, politikisto kaj politika aktivulo Szeto Wah, la organizaĵo vivtenis sin dum pli ol 22 jaroj, kaj interalie en Honkongo malfermis muzeon pri la evento, pri kiu informoj en Popola Respubliko Ĉinio estas cenzurataj, aparte por gastoj el la Popola Respubliko venantaj kiel turistoj al Honkongo.

Kiam Honkongo estis laŭplane transdonita al Ĉinio, la konstitucio de la Popola Respubliko Ĉinio laŭ la dogmo "unu lando, du sistemoj" garantiis daŭrigon de la demokratia kaj sencenzura socia sistemo de Honkongo, kiu inkluzivas daŭran ekziston de por-demokratiaj organizaĵoj, kvankam ili certe ne plaĉis al la regantoj de la Popola Respubliko. Kiel amaso da aliaj institucioj en Honkongo, ankaŭ tiu organizaĵo estis ŝtate malfondita en septembro 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

manifestacio en 2009 okaze de la 20-a datreveno de la protestoj sur placo Tian An Men de 1989
manifestacio en 2014 okaze de la 25-a datreveno
Li Haoxian, estro de Studenta Unio de la Urba Universitato, en 2014 alvokas la kunstudentojn gardi la memoron pri la 4-a de junio