Honoré de Balzac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:HBalzac.jpg
Honoré de Balzac

Honoré de BALZAC, en esperanto Honoreo Balzako (naskiĝis la 20-an de marto, 1799, mortis la 18-an de aŭgusto, 1850). Li estis franca verkisto, ofte taksata la plej granda majstro de la franca realisma literaturo.

Balzac naskiĝis en Tours, kiel filo de provinca familio. Li studis unue juron, sed subskribis kontrakton kun sia patro, ke tiu lin vivtenos dum certa tempo, dum kiu Balzac devas gloriĝi kiel verkisto. Komence li verkadis aventurajn romanojn, kiujn li poste forĵetis, sopiri eniri la aristokratan socion (li alproprigis al si la nobelan prepozicion DE), longe li korespondis kun la pola nobelino Evelina Hanska-Rzewuska, al kiu li edziĝis kelkajn monatojn antaŭ la morto. Dum la tuta vivo li estis persekutata de ekzekuciistoj pro multaj ŝuldoj. Por kovri ilin, li tro multe laboris, trinkante kafon kontraŭ dormo, kio verŝajne elĉerpis kaj mortigis lin en Parizo.

Lia verkaro konsistas el grandioza ciklo de romanoj La Homa Komedio, por kiu li planis entute 137 verkojn. En la ciklo li emis studi morojn, provincan vivon, parizan vivon, fari analizajn studojn. Unu el la plej famaj romanoj de la Homa Komedio estas Patro Goriot (Le Père Goriot).

Listo de verkoj

  • Lettres à l' étrangère (Leteroj al eksterlandanino, 1833-47)
  • Gobseck (1830)
  • La Femme de trente ans (Tridekjara Virino, 1831)
  • Le Colonel Chabert (Kolonelo Chabert, 1932)
  • Le Père Goriot (Patro Goriot, 1835)
  • La Messe de l'athée (La Meso de ateisto, 1836)
  • Le Curé de Tours (Pastro de Tours, 1832)
  • Eugénie Grandet (Eŭgenino Grandet, 1833)
  • Le Lys dans la vallée (Lilio en la valo, 1835)
  • Illusions perdues (Perditaj iluzioj, 1837-1843)
  • Le Cabinet des antiques (Kabineto de antikvaĵoj, 1936-1838)
  • La Rabouilleuse (Kuniklistino, 1841)
  • Histoire de treize (Historio de dektrio, 1833-1834)
  • Histoire de la grandeur et de la décadence de César Birotteau (Historio de grandeco kaj dekadenco de Cezaro Birotteau, 1837)
  • La Maison Nucingen (Bankodomo, 1838)
  • Splendeurs et miséres de courtisanes (Brilo kaj mizero de kurtizanoj, 1838-1847)
  • La Cousine Bette (Kuzino Bette, 1846)
  • Le Cousin Pons (Kuzo Pons, 1847)
  • Les Chouans (Ŝuanoj, Ribeluloj, 1829)
  • Une ténébreuse affaire (Tenebra afero, 1841)
  • Le Député d'Arcis (Deputito el Arcis, 1847)
  • Le Médecin de campagne (Kampara kuracisto, 1833)
  • Le Curé de village (Vilaĝa pastro, 1839)
  • Les Paysans (Kamparanoj, 1844)
  • La Peau de chagrin (Ŝagrena ledpeco, 1831)
  • La Recherche de l'Absolu (Serĉado de la Absoluto, 1834)
  • Louis Lambert (1832)
  • Le Chef-d'oeuvre inconnu (Nekonata ĉefverko, 1830-1832)
  • Le Contes drolatiques (Drolaj rakontoj, 1832-1837)

En Esperanto aperis:

Pri Balzac aperis pluraj romanoj, la plej gravaj estas de Stefan Zweig kaj André Maurois.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.biblioweb.org/-BALZAC-Honore-de-.html greke http://www.kirjasto.sci.fi/balzac.htm greke http://lolita.unice.fr/~brunet/BALZAC/balzac.htm greke Honoré de Balzac's works: text, concordances and frequency lists