Honora Patrona Komitato de UEA

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Honora Patrona Komitato de Universala Esperanto-Asocio konsistas el lingvistoj, sciencistoj kaj aliaj eminentaj personoj, kiuj faris gravajn servojn al la Esperanto-movado kaj mem parolas la internacian lingvon.

La Honoran Patronan Komitaton konsistigas aktuale:


  • S-ro Vytenis Andriukaitis - litova medicinisto, politikisto, parlamentano, de 2014 ĝis 2019 Komisionano de Eŭropa Unio pri Sano kaj Nutraĵa Sekureco
  • S-ro Ulrich Brandenburg – iama ambasadoro de Germanio en Rusio kaj Portugalio
  • Prof. Chang Choong-sik – doktoro pri historio, eksprezidanto de Universitato Dankook
  • S-ro Harald Helfgott - matematikisto, profesoro ĉe la Universitato de Göttingen, Germanio
  • Prof. Marco Lucchesi - brazila verkisto, profesoro de Federacia Universitato de Rio-de-Ĵanejro, plurjara prezidanto de Brazila Beletristika Akademio
  • S-ro Giorgio Novello - ambasadoro de Italio ĉe la registaroj de Norvegio kaj Islando
  • S-ino Judit Polgár - profesia ŝakludisto, senkompare la plej sukcesa virino sur tiu kampo en la historio
  • Prof. Humphrey Tonkin – eksprezidanto kaj universitata profesoro pri humanistiko, Universitato de Hartford
  • S-ro Giuliano Turone - itala juristo, eksa juĝisto de la Supera Apelacia Tribunalo
  • Prof. John Wells – profesoro pri fonetiko en la Universitata Kolegio Londono

Iamaj membroj[redakti | redakti fonton]

En la Honora Patrona Komitato membris interalie:

  • Paul Ariste – estona lingvisto
  • Bakin (Ba Jin) – vicprezidanto de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, prezidanto de Ĉina Verkista Asocio
  • Prof. Dalibor Brozovič – membro de la Kroatia kaj Makedonia Akademioj de Sciencoj, redakciano de "Tutslava lingva atlaso" kaj "Eŭropa lingva atlaso"
  • Prof. Chen Yuan – direktoro de la Instituto pri Aplikata Lingvistiko en la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, vicministro en la ŝtata Komisiono pri Lingvo
  • Willem Drees – iama ĉefministro de Nederlando
  • Harry Harrison – mondkonata sciencfikcia aŭtoro, eksprezidanto de World SF, internacia organizo de sciencfikciaj verkistoj kaj redaktoroj
  • Miguel Sancho Izquierdo (1890–1988) - profesoro pri filozofio de juro, rektoro de laUniversitato de Zaragoza
  • Prof. Lionel Elvin – eksdirektoro de la Eduka Departemento de Unesko, direktoro de la Instituto pri Edukado en la Londona Universitato
  • Prof. Reinhard Selten – profesoro en la Universitato de Bonn, laŭreato de la Nobel-premio pri ekonomiko
  • D-ro Umesao Tadao – emerita profesoro de la Universitato de Kioto kaj multjara direktoro de la Nacia Muzeo pri Etnologio de Japanio
  • Kep Enderby – iama ministro pri justico de Aŭstralio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]