Honoriga gradigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La doktorigo honoris causa ricevita de Jimmy Wales el la Universitato Maastricht (2015).

Honoriga gradigo estas akademia gradigo por kiu universitato (aŭ alia gradiga institucio) ne postulis la kutimajn postulojn, kiel estas enmatrikuligo, ĉeestado, disertacio, kaj aprobo de ekzameno. Ĝi estas konata ankaŭŭ laŭ la latina esprimo honoris causa ("pro honoro") aŭ ad honorem ("por honoro"). Tiu gradigo estas tipe doktorigo aŭ, malplej ofte, magistrigo, kaj povas esti atribuita al iu kiu ne havis antaŭan konekton kun la akademia institucio[1] aŭ eĉ ne havis postmezlernejan edukadon.

Tiu gradigo estas ofte havigita kiel maniero honori la kontribuojn de distingita vizitanto al specifa fako aŭ societo ĝenerale.[2]

Ofte oni rekomendas, ke tiaj gradigoj estu listigitaj en kariertabelo kiel premio, kaj ne en la eduka sekcio.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "The Honorary Degree". honorarydegrees.wvu.edu. Arkivita el la originalo la 30an de marto 2015.
  2. "Honorary Degrees: A Short History". Brandeis University. Alirita la 13an de aprilo 2019.
  3. "Honorary Degrees".