Horace Barks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Horace BARKS)
Horace Barks
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1895 (1895-04-23)
en Staffordshire
Morto 23-an de aprilo 1983 (1983-04-23) (88-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Nacieco anglo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Horace BARKS estis tre aktiva brita esperantisto, kaj urbestro de Stoke-on-Trent, Staffordshire, Anglio.

Horace Barks loĝis apud Hanley – unu el la urboj konsistigantaj la urbaron Stoke-on-Trent – dum pli ol sesdek jaroj : lia adreso iĝis konata al esperantistoj en multaj partoj de la mondo. Li estis elstara civitano de la urbaro: en 1928 li komencis sian duonjarcentan membrecon de la magistrato de Stoke-on-Trent. Li dediĉis sin ĉefe al lernejaj, bibliotekaj kaj muzeaj aferoj – eble pro tio, ke li mem devis forlasi la lernejon je la aĝo de 13 jaroj por komenci sian 50-jaran laboron kiel fervojisto.

Pro sia sindediĉo al la urbaro, kiun li amis, li fariĝis "honora libercivitano" de Stoke-on-Trent. En 1951 liaj kontribuaĵoj al la publika vivo de la urbaro estis pli vaste agnoskataj en la formo de la Ordeno de la Brita imperio ( angle; Order of the British Empire [OBE]), kiun ricevis tiuj, kiuj preternacia iel riĉigas la komunumojn, en kiuj ili vivas. Ankaŭ en tiu jaro li estis tre sukcesa kaj populara lord-urbestro (ĉefe honora pozicio en britaj urboj). La regiona ĵurnalo, la "Evening Sentinel", en 1951 aperigis tiujn ĉi vortojn pri Horace Barks: "Li ne akiris grandan riĉecon, sed oni konvinkiĝas, ke jen iu, kiu estas farinta plej bonon, estas atinginta feliĉecon sen konscie serĉi ĝin. Pri politiko kaj publikaj aferoj li parolas malkaŝe sed ne malamikiĝis; li estas ofte sprita sed neniam malice… kiel lord-urbestro, li estas digna sed senparada, kaj lia intereso pri la homoj, kiujn li renkontas, estas sincera. Iu, kiu tiom sukcesas je la arto vivi, ne povas malsukcesi kiel lord-urbestro."

Lia nomo estas hodiaŭ konservata en la "Referenca Biblioteko Horace Barks", en Hanley, kio memorigas pri lia nelacigebla laboro por la kultura vivo de la regiono.

Li persvadis la urbarajn instancojn komisii la skulptistinon Barbara Tribe el Aŭstralio krei buston de Zamenhof: la busto videblas en la muzeo kaj pentraĵ-galerio apud la referenca biblioteko.

Malgraŭ konsiderindaj kontribaĵoj al la vivo de la loka komunumo, tro multnombraj por mencii, Horace estis plej konata loke, nacie kaj alilande pro sia laboro por Esperanto. Li konstante uzis lokajn radion kaj ĵurnalojn por propagandi la lingvon kaj dufoje organizis internaciajn kongresojn por fervojistoj.

Super ĉio, al li oni ŝuldas la kursojn ĉe la Kolegio Wedgwood en Barlaston. Li jam instigis instruadon de Esperanto en diversaj lernejoj en la urbaro kiun li vizitis kiel lord-urbestro. En tiu tempo venis en la kapon de Horace, ke bezonataj estos instruistoj – tial la somerlernejoj en Barlaston. En 2001 oni celebris kvardek sinsekvajn, seninterrompajn jarojn da Esperantaj somerlernejoj.

Horace ankaŭ tre fieris pri la Esperantaj strat-nomoj kaj aparte pri la trinkejo La Verda Stelo en la kvartalo Smallthorne; ankaŭ pri la granda ardeza stelo fiksita al la ekstera muro de la trinkejo honore al la kreinto de la universala lingvo.

La franca humuristo kaj satiristo Raymond Schwartz eĉ verkis poemon por celebri la malfermon de la trinkejo, kies unuaj strofoj jenas:

Ĉe l’ Verda Stel’ en Stoke-on-Trent
-se ĉio sekvos sian fluon-
la filoj de potfara gent’
el potoj ĉerpos novan ĝuon
La Verda Stelo, amsimbol’,
Ĉi tie trafis en pokalon,
Kaj konsekvence la popol’
Trinkante trinkas … idealon!

Ĉefe oni memoras Horace Barks ekster Stoke-on-Trent kiel ambasadoron por Esperanto. Li vojaĝis en ĉiuj eŭropaj landoj, al malproksima oriento kaj al Suda Ameriko.

En la lastaj jaroj li okupiĝis pri instruado kaj ankaŭ tradukado.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Trovu « Horace Barks » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Adaptita, kun permeso de la verkisto William Simcock, el artikolo en la libro Rubenaj Refrenoj (eldonita en 2001 – Eldonejo Bero)