Horacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Horacio (imaga bildigo)

Horacio aŭ pli ĝuste Quintus Horatius Flaccus (65-8 a. Kr.), estas kun Vergilio unu el la plej gravaj poetoj de Romo dum la epoko de Aŭgusto, t.e. inter 43 a. Kr. kaj 14 p. Kr., de la morto de Cicerono ĝis la morto de Aŭgusto.

En 35 a.Kr. aperis lia unua libro de Satiroj; la dua samtitola libro aperis en 30 a.Kr. La satiroj de Horacio neniel estas sarkasmaj, male - ofte mildegaj. La satirojn li verkis en heksametroj.

Pli malpli samepoke li verkis sian libron Epodoj; tio estas kolekto plejparte en jamba formo.

Lia famo ege kreskis, kiam en 23 a.K. aperis la unuaj tri libroj de Odoj. En tiu verko li klopodis por stile rivali la klasikajn Grekajn poetojn - kiel Sapfoa, Alkajo kaj Pindaro. En siaj odoj li aplikis preskaŭ ĉiujn jam ekzistantajn metrikojn. Neniam iu ajn Latina poeto tion faris! La temoj estas ĉefe amo, vino, festeno kaj la bonfaroj de, kaj bonfarto sub, la regado de Aŭgusto. La verkado de l' Odoj postulis pli malpli sep jarojn.

Liaj Odoj estis ege laŭdataj tra la jarcentoj, sed preskaŭ neniu eĉ klopodis por iom imiti lin. Oni lin admiras, kaj tre ofte citas po unu aŭ du versojn, sed imiti...

Specialan lokon inter la Odoj havas la Odoj III:1-6, kiujn ofte oni nomas la Romaj Odoj. En tiuj ses Odoj la poeto esprimas sian politikan kaj etikan esperon je la estonto de Romo.

Multe pli poste li ankoraŭ aldonis kvaran libron da Odoj.

En 20 kaj 13 a.Kr. aperis ambaŭ liaj libroj Epistoloj, leteroj en heksametra formo. Inter ili troviĝas unu el la plej influaj tekstojn, kiujn entute li verkis: la Epistolo al la Pizonoj, pli konata kiel lia Arto Poetika.

En Esperanto aperis ...[redakti | redakti fonton]

En El Parnaso de Popoloj de Antoni Grabowski - 1913 - aperis traduko de Odo III:30.

En Tutmonda Sonoro de Kálmán Kalocsay - 1981 - aperis de li tradukoj je paĝoj 196-212.

En Antologio Latina, volumo 2, de Gerrit Berveling - 1998 - aperis el ĉiuj liaj verkoj ekzemplaj eroj en la paĝoj 325-382. Ĉe tio la tradukinto ĉiam sekvis la originan metrikon.

La Romaj Odoj aperis kiel memstara libreto ĉe VoKo kun dediĉo al s-ino Perla Martinelli - 1991, 24 p.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]