Horatio Parker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horatio Parker
Usona komponisto
Usona komponisto
Persona informo
Naskiĝo 15-a de septembro, 1863
en Auburndale, Masaĉuseco
Morto 18-a de decembro, 1919
en Cedarhurst, Nov-Jorkio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Subskribo Horatio Parker
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto
vdr

Horatio William PARKER (naskiĝis la 15-a de septembro, 1863, mortis la 18-a de decembro, 1919) estis usona komponisto kaj instruisto. Li estis ĉefa persono en la muzika vivo en New Haven, Konektikuto en la malfrua 19a jarcento, kaj ankaŭ estas memorata kiel la instruisto de Charles Ives.

Li naskiĝis en Auburndale, Masaĉuseco. Post frua studo en Usono kun George Whitefield Chadwick kaj aliaj, li iris Eŭropon, ofta ircelo por junaj usonaj komponistoj en la jardeko de 1880. En Munkeno li studis kun Josef Rheinberger; ankaŭ en Munkeno li komponis siajn unuajn signifoplenajn verkojn, ampleksante simfonion kaj teatran kantaton. Reveninte en Usonon, li dungiĝis kiel instruisto, orgenisto, kaj ĥorestro, plejparte en Nov-Jorko. En 1893 li fariĝis profesoro ĉe Yale University, dungo, ke li posedis dumvive. Parker mortis en Cedarhurst, Nov-Jorkio.

Ĉefaj verkoj

Oratorioj kaj kantatoj

Operoj

Orkestraj verkoj

  • A Northern Ballad, Op. 46 (1899)
  • Organ Concerto in E-flat, Op. 55 (1902)
  • Vathek, Op. 56 (1903)

Orkestraj kantoj

  • Cahal Mor of the Wine-Red Hand, Op. 40 (1893)
  • Crepuscule, Op. 64 (1912)

Notindaj studentoj

Eksteraj ligiloj