Hōryūji

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Horjuĝi)
Hōryūji
Budhisma templo [+]

Koordinatoj34° 36′ 51″ N, 135° 44′ 3″ O (mapo)34.614275135.734236Koordinatoj: 34° 36′ 51″ N, 135° 44′ 3″ O (mapo)
Areo0,15 km² (14,6 ha) [+]
Map
Hōryūji

Vikimedia Komunejo:  Hōryū-ji [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

Kondō (Ora halo) kaj Gojū-no-tō (Kvinetaĝa pagodo) en Hōryūji.
Lando  Japanio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, iv, vi
Fonto 660
Regiono** Azio
Geografia situo 34° 36′ 51″ N, 135° 44′ 4″ O (mapo)34.614091135.734417
Registra historio
Registrado 1993  (17-a sesio)
Ruĝa listo 1993

Geografia lokigo sur la mapo : Japanio

Hōryūji (Japanio)
Hōryūji (Japanio)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

Hōryūji (法隆寺), estas la ĉefa bikŝuejo de la budhisma skolo Shōtoku (Ŝotoku) en Ikaruga, Nara, Japanio. Ĝi iam estis unu el la sep plej gravaj bikŝuejoj en Japanio. Ĝi ankaŭ estas konata kiel Ikarugadera (斑鳩寺) aŭ Hōryūgakumonji (法隆学問寺).

La pagodo en Hōryūji estas agnoskita kiel la plej malnova ligna konstruaĵo ankoraŭ ekzistanta en la mondo.[1][2] En 1993, Hōryūji estis enskribita kune kun Hokkiji kiel monda heredaĵo de Unesko sub la nomo budhismaj monumentoj en la areo Hōryūji.

Historio[redakti | redakti fonton]

Shichidōgaran.

La bikŝuejo estis komisiita de la princo Shōtoku kaj estis nomita Wakakusadera.[3] Oni kredas, ke ĝi estis finkonstruita en la jaro 670[4] kaj ĝi estis dedikita al la budho Yakushi (Jakuŝi) honore la patron de la princo.[2]

Elfosadoj en 1939 konfirmis, ke la palaco de la princo Shōtoku, Ikaruganomiya (斑鳩宮), troviĝis en la orienta parto de la nuna bikŝuejo, kie nun troviĝas Tōin (東院).[5]

La originala bikŝuejo, nomita de modernaj arĥeologoj Wakakusagaran (若草伽藍), malaperis, kredeble pro incendio en la jaro 670, kaj rekonstruita ĉ. 711[6] kaj riparita en la frua kvina jarcento, en 1374 kaj en 1603.[7]

Dum la epoko de Kamakura, kune kun la populariĝo de la kulto al la princo Shōtoku, Hōryūji fariĝis grava kultejo. En la komenco de la 12-a jarcento, rito nomita shōryōe, por rememori la forpason de la princo Shōtoku, fariĝis jara evento kaj ĝi ankoraŭ estas celebrita. Novaj haloj estis aldonitaj por kulti la princon kiel renaskiĝon de la bodisatvo Kannon.[8] La bikŝuejo kreskis kaj havis bonan rilaton kun la skolo Hossō tra la epoko de Edo.[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Buddhist Monuments in the Horyu-ji Area, UNESCO World Heritage (angle). Alirita 2007-04-02.
  2. 2,0 2,1 (1998) Gateway to Japan, "A Japanese Prince and his temple" (angle). Kodansha International. ISBN 9784770020185.
  3. Mason, Penelope. (2005) History of Japanese Art. Upper Saddle River, NJ: Pearson, p. 61. ISBN 012117601.
  4. Buswell, R.E.J.. (2013) The Princeton Dictionary of Buddhism (angle). Princeton, NJ: Princeton University Press.
  5. John Whitney Hall. (1988) The Cambridge history of Japan "The Asuka Enlightenment" p.175 (angle). Cambridge University. ISBN 9780521223522.
  6. . One hundred years older than supposed?: World Heritage Pagoda (angle). Alirita 2007-04-04.
  7. Marstein, Nils. (2000) Conservation of Historic Timber Structures: an ecological approach (angle). Elsevier. ISBN 978-0-7506-3434-2.
  8. (2008) “SHŌKŌ MANDARA AND THE CULT OF PRINCE SHŌTOKU IN THE KAMAKURA PERIOD”, Artibus Asiae (en) 68 (2), p. 215–246. 
  9. (Autumn 2006) “The Hōryūji Treasures and Early Meiji Cultural Policy”, Monumenta Nipponica (en) 61 (3), p. 342. doi:10.1353/mni.2006.0033.