Horloĝo
Horloĝo estas ilo por mezuri tempon. Multaj horloĝoj mezuras horojn kaj minutojn, aliaj mezuras ankaŭ la sekundojn aŭ pli malgrandajn unuojn, kaj iuj montras la daton aŭ la fazojn de la luno. La moderna 24-hora horloĝo estis inventita en la 15-a jarcento. Horloĝoj povas esti grandaj aŭ malgrandaj. Porteblaj horloĝoj sur la brako estas nomataj brakhorloĝoj.
Ĝis ĉ. 1970 la plej multaj horloĝoj estis mekanikaj. Poste la kostoj de la produktado de elektronikaj horloĝoj ĉiam pli reduktiĝis, kaj nun elektronikaj horloĝoj kostas malpli ol mekanikaj. Ili normale uzas kvarcan kristalon kiel oscilaĵon, por mezuri la tempon.
La plej precizaj horloĝoj uzas oscilantajn atomojn, ekzemple de cezio. En kelkaj landoj ekzistas stacioj, kiuj regule elsendas radio-signalon kun la tempo de tia horloĝo por sinkronigi aliajn horloĝojn, kiuj tiel havas similan precizecon.
Historio de horloĝoj
La antikvaj civilizoj konis jam diversajn speciojn de horloĝoj. Vitruvio parolis pri akvohorloĝo aŭ klepsidro, pri aliaj el aero (vento), el suno kaj pri aliaj specoj nuntempe nekonataj. La egiptoj mezuris per akvohorloĝo la movojn de la Suno. Tiun rimedon uzis ankaŭ astronomoj por siaj observoj. La akvohorloĝoj kaj sunhorloĝoj estis inventitaj en Egipto en tempo de la Ptolemeoj.
Sunhorloĝo
Sunhorloĝo estas uzita instrumento ekde praaj tempoj por la celo mezuri la paŝon de la horoj, minutoj kaj duaj (tempo). Ili uzas la ombron projektitan de gnomono, montrilo aŭ stilo sur surfaco kun skalo por indiki la pozicion de la Suno en la taga movado. Laŭ la dispozicio de la gnomono kaj de la formo de la skalo oni povas mezuri malsamajn tipojn de tempo, estante la plej kutima la ŝajna suntempo. La scienco dediĉita ellabori teoriojn kaj kunveni konojn pri sunhorloĝoj nomiĝas gnomoniko.
Sablohorloĝo
Sablohorloĝo estas instrumento, kiu permesas mezuri intervalon de tempo per fluo de sablo aŭ alia pulvoro.
Tipoj de horloĝoj
Murhorloĝo
Murhorloĝo estas horloĝo kiu staras aŭ pendas sur muro. Pendolhorloĝo estas la plej konata tipo de murhorloĝo.
Pendolhorloĝo
Pendolhorloĝo estas speco da horloĝo, kiu funkcias ĉar pendolo svingas tien kaj reen. Tiel longe kiel la eksteraj fortoj, kiuj influas la pendolon, estas malgrandaj rilate al la gravito, la tempo en kiu la pendolo movas tien kaj reen praktike restos konstanta. Tielmaniere la pendolo zorgas ke la horloĝo restos funkcii regulmezure. Ĉi tio estis grava disvolviĝo en la tempomezurado. La inventinto de ĉi tiu horloĝo estas la nederlandano Christiaan Huygens. Li akiris patenton por la pendolhorloĝo en 1657.
Kukolhorloĝo
Speciala subtipo estas la Kukolhorloĝo. Kukolhorloĝo[1], ŝvarcvalda horloĝo[1][2] aŭ kukuhorloĝo estas speco de kutime mekanika horloĝo movata per pendopeziloj. Kukolhorloĝo havas kovrilon, kiu aspektas kiel eta domo, kun etaj pordoj kiuj malfermeblas. Ĝi nomiĝas tiel, ĉar je la komenco de ĉiu horo la etaj pordoj en la horloĝo malfermas kaj elvenas eta ligna aŭ plasta birdo (kukolo) el la pordo. La horloĝo tiam kalkulas la horon, sonante per birdeca pepo (ku-ku). Pej ofte la birdobildo tute ne similas al kukolo, sed male ĝi montras buntajn kolorojn kaj morfologion pri propran de paseroformaj; nur la voĉo similas plej kutime al tiu de la kukolo.
Poŝhorloĝo
Poŝhorloĝo estas horloĝo, kiu estas tiel malgranda, ke oni tenas ĝin en veŝtopoŝo kaj kiu ofte pendas je ĉeno. La poŝhorloĝo jam ne estas moda, anstataŭigis ĝin la brakhorloĝoj. La poŝhorloĝo estis populara antaŭ la dua mondmilito, kiam portis ĝin riĉuloj.
La evoluo de la poŝhorloĝoj ebliĝis post eltrovo de la risorta movigo en la frua 15-a jarcento. Ĝis tiam, la horloĝojn movis la pezo (gravito). La ekipumo per risorto ebligis la malgrandigon de la horloĝoj. La unuajn poŝhorloĝojn oni nomis Nurenberga ovo, sed ili ne ĉiam havis ovoformon. La eleganta poŝhorloĝo havis/havas ornaman, saltan kovrilon (la kovrilo abrupte supren-malfermiĝas per premo de butono).
Vekhorloĝo
Vekhorloĝo estas horloĝo kiu, je antaŭe indikita momento, donas signalon kun la celo veki aŭ averti la uzanton. Kiam oni vekiĝis aŭ oni estas jam avertita oni povas elŝalti la signalon. La klasika vekhorloĝo estas mekanika horloĝo, kiun oni ĉiutage devas streĉi. Ĉe la supro estas du sonoriloj, kun sonormartelo inter ili. Je la dorsoflanko oni povas alĝustigi la montrilojn de la tempo kaj vektempo. Nuntempaj vekhorloĝoj havas prokrastilon por plu dormi kaj reaŭdigi la veksonon post kelkaj minutoj.
Kiam la aparato ankaŭ posedas radioricevilon, oni parolas pri vekradio. La radio ofte ankaŭ povas esti uzata kiel veksignalo. Modernaj vekhorloĝoj povas inkludi aliajn helpilojn kian lumon kiun oni povas ŝalti dumnokte por certigi pri la horo nuna. Historie tiu aparato anstataŭas alian tre uzatan pli naturan vekilon kiu estis virkoko kiu pli malpli regule ekkantis je vekhoro.
En multaj verkoj, ĉu literaturaj, kinaj aŭ teatraj, ĉapitroj aŭ koncernaj eroj komencas per la fakto kiam vekhorloĝo vekas la rolulon kiu devas ellitiĝi por komenci taglaboron. Tiu fakto povas aperi kiel ĉiutaĝaĵo, peza tasko, tragedia, parodia aŭ bonhumora, kiam ekzemple la vekito frapas la vekhorloĝon kvazaŭ revenĝe.
Brakhorloĝo
Brakhorloĝo estas horloĝo portebla per rimeno ĉe manartiko. Ĝi estis inventita de Patek Philippe je la fino de la 19-a jarcento. Tiam ĝi ĉefe estis vidata kie ornamaĵo por virinoj.
Japana horloĝo
Japana horloĝo (和時計 ŭadokei) estas mekanika horloĝo desegnita por indiki la japanan tradician horon. Mekanikaj horloĝoj estis enkondukitaj en Japanion de jezuitaj misiistoj kaj nederlandaj komercistoj en la deksesa jarcento. Tiuj horloĝoj estis lantern-formaj, tradicie faritaj el latuno aŭ fero, kaj uzis la relative primitivan ellasadon per bastono kaj pez-pendolo. Tokugaŭa Iejasu posedis lantern-forman horloĝon faritan en Eŭropo.
Nek la pendolo nek la kontraŭpeza risorto estis en uzo ĉe la tiamaj eŭropaj horloĝoj, sekve ili ne estis disponeblaj teknologiaĵoj dum la izoliĝisma periodo de la japana historio, kiu komenciĝis en 1641. Dum tiu periodo, la japanaj horloĝistoj devis labori per siaj propraj rimedoj, sen informo pri evoluoj rilate horloĝofaradon okcidentan. Ili tamen montris rimarkindan inĝeniecon por taŭgigi la eŭropan mekanikan teknologion pri horloĝofarado al japanaj horloĝoj.
Markoj de horloĝoj
Vidu ankaŭ
- Fluthorloĝo
- Utila serĉvorto: "horloĝ"
Bildaro
-
tradicia vekhorloĝo
-
murhorloĝo
-
kompleksa turhorloĝo
-
poŝhorloĝo
-
diĝita horloĝo
-
Monda horloĝo de la Aleksandra Placo de Berlino (Urania-Weltzeituhr).
-
Pordohorloĝo Shepherd ĉe la Royal Greenwich Observatory
-
Diversgrandaj risortiloj por horloĝoj
Notoj
- ↑ 1,0 1,1 Erich-Dieter Krause. (2007) Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Helmut Buske Verlag, p. 801 (kaorto "Kuckucksuhr") kaj 1231 (kaorto "Schwarzwälder Uhr"). ISBN 978-3-87548-466-3.
- ↑ laŭ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 1970, paĝo 1075, tiuforme uzata jam de L. L. Zamenhof
Bibliografio
- Baillie, G.H., O. Clutton, & C.A. Ilbert. Britten’s Old Clocks and Watches and Their Makers (7th ed.). Bonanza Books (1956).
- Bolter, David J. Turing's Man: Western Culture in the Computer Age. The University of North Carolina Press, Chapel Hill, N.C. (1984). ISBN 0-8078-4108-0 pbk. Very good, readable summary of the role of "the clock" in its setting the direction of philosophic movement for the "Western World". Cf. picture on p. 25 showing the verge and foliot. Bolton derived the picture from Macey, p. 20.
- Bruton, Eric. (1982) 'The History of Clocks and Watches'. New York: Crescent Books Distributed by Crown. ISBN 978-0-517-37744-4.
- Dohrn-van Rossum, Gerhard. (1996) History of the Hour: Clocks and Modern Temporal Orders, Trans. Thomas Dunlap, Chicago: The University of Chicago Press. ISBN 0-226-15510-2.
- Edey, Winthrop. French Clocks. New York: Walker & Co. (1967).
- Kak, Subhash, Babylonian and Indian Astronomy: Early Connections. February 17, 2003.
- Kumar, Narendra "Science in Ancient India" (2004). ISBN 81-261-2056-8.
- Landes, David S. Revolution in Time: Clocks and the Making of the Modern World. Cambridge: Harvard University Press (1983).
- Landes, David S. Clocks & the Wealth of Nations, Daedalus Journal, Spring 2003.
- Lloyd, Alan H. “Mechanical Timekeepers”, A History of Technology, Vol. III. Edited by Charles Joseph Singer et al. Oxford: Clarendon Press (1957), pp. 648–675.
- Macey, Samuel L., Clocks and the Cosmos: Time in Western Life and Thought, Archon Books, Hamden, Conn. (1980).
- Needham, Joseph. (2000) Science & Civilisation in China, Vol. 4, Part 2: Mechanical Engineering. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-05803-1.
- North, John. God's Clockmaker: Richard of Wallingford and the Invention of Time. London: Hambledon and London (2005).
- Palmer, Brooks. The Book of American Clocks, The Macmillan Co. (1979).
- Robinson, Tom. The Longcase Clock. Suffolk, England: Antique Collector’s Club (1981).
- Smith, Alan. The International Dictionary of Clocks. London: Chancellor Press (1996).
- Tardy. French Clocks the World Over. Part I and II. Translated with the assistance of Alexander Ballantyne. Paris: Tardy (1981).
- Yoder, Joella Gerstmeyer. Unrolling Time: Christiaan Huygens and the Mathematization of Nature. New York: Cambridge University Press (1988).
- Zea, Philip, & Robert Cheney. Clock Making in New England: 1725–1825. Old Sturbridge Village (1992).
Eksteraj ligiloj
greke http://www.timeclock.co.il greke http://www.biocom.co.il greke http://www.maxmon.com/1434ad.htm grekehttp://www.fab-factory.com/