Hormona anstataŭiga terapio (vir-al-ina)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hormona anstataŭiga terapio (HAT) vir-al-ina (VAIa) estas formo de hormona terapio kaj seksa reasigna terapio, kiu estas uzata por ŝanĝi la duarangajn seksajn karakterojn de transgenraj kaj transseksaj homoj de vira (aŭ androgina) al virina. Ĝi estas unu el du tipoj de HAT por transgenraj kaj transseksaj homoj (la alia estas in-al-vira) kaj estas plejparte uzata por kuraci transgenrajn virinojn. Ankaŭ kelkaj interseksaj homoj ricevas ĉi tiun formon de HAT, ĉu komencante en infanaĝo por konfirmi la asignitan sekson aŭ poste se la asigno montriĝas erara.

La celo de ĉi tiu formo de HAT estas kaŭzi la evoluon de la duarangaj seksaj karakteroj de la dezirata sekso, kiel mamoj kaj virina ŝablono de hararo, graso, kaj muskola distribuo. Ĝi ne povas malfari multajn el la ŝanĝoj produktitaj de nature okazanta pubereco, kio povas necesigi kirurgion kaj aliajn kuracojn. La medikamentoj uzataj en HAT de la tipo VAI inkludas oestrogenojn, kontraŭandrogenaĵojn, kaj progestogenojn.

Kvankam HAT ne povas malfari la efikojn de ies unua pubereco, evoluo de duarangaj seksaj karakteroj asociataj kun alia sekso povas trankviligi iom aŭ ĉiom da la angoro kaj malkomforto asociata kun seksa disforio kaj povas helpi la personon iĝi vidata kiel la sekso celita. Enkonduko de eksteraj hormonoj en la korpon efikas ĝin je ĉiu nivelo kaj multaj pacientoj raportas ŝanĝojn de energio, humoro, apetito, ktp. La celo de HAT kaj aliaj korpaj kuracoj estas doni al paciento pli kontentigan korpon, kiu pli kongruas kun ties socia sekso.

Medicinaj uzoj[redakti | redakti fonton]

  • Kaŭzi iniĝon kaj/aŭ eksviriĝon al transgenraj virinoj kaj neduumaj individuoj.
  • Kaŭzi iniĝon kaj/aŭ eksviriĝon al interseksaj homoj.

Kontraŭindikoj[redakti | redakti fonton]

Iuj medicinaj kondiĉoj povas esti kialoj rifuzi hormonan anstataŭigan terapion pro la malutilo, kiun ĝi povus kaŭzi al la paciento.

Absolutaj kontraŭindikoj – tiaj, kiaj povas minaci la vivon de la paciento, kaj kun kiu hormona anstataŭiga terapio ne estu uzata – inkludas historion de oestrogen-responda kancero (ekz., mama kancero), trombozoembolio (krom se la paciento ricevas samtempajn antikoagulantojn) aŭ makroprolaktinomo.

Relativaj kontraŭindikoj – kun kiuj la avantaĝoj de HAT povas superi la riskojn, sed singardemo devas esti uzata – inkludas:

  • Hepata malsano, rena malsano, kora malsano aŭ apopleksio
  • Riskaj faktoroj de kora malsano, ekzemple alta kolesterolo, diabeto, trodikecofumado
  • Familia historio de mama kancero aŭ tromboembolia malsano
  • Galvezika malsano
  • Sangaj kondiĉoj, kiel perfieria angia malsano, polikitemio vera, serpoĉela anemio, paroksisma nokta hemoglobinurio, hiperlipidemio, alta sangopremo, faktoro Va Leiden, protrombina mutacio, antifosfolipidaj antikorpoj, antikardiolipinaj antikorpoj, lupusaj antikoagulantoj, plasminogeno aŭ fibrinolizaj malordoj, manko de proteino C aŭ proteino S, aŭ manko de antitrombino IIIa.

Ju pli alta estas la dozo, des pli altaj estas la riskoj. Sekve, pacientoj kun relativaj kontraŭindikoj povas komenci kun malaltaj dozoj kaj iom post iom pliigi ilin.

Sekureco[redakti | redakti fonton]

Hormona terapio por transgenraj individuoj montriĝis en kuraca literaturo kiel sekura kiam kontrolata de kompetenta medicina profesiulo.[1]

Interagoj[redakti | redakti fonton]

Aktivigantoj de CYP3A4 kaj aliaj enzimoj de citokromo P450 povas redukti la efikojn de VAIa HAT. (Por listo de CYP3A4-aktivigantoj, vidu ĉi tion.)

Specoj de terapio[redakti | redakti fonton]

Oestrogenoj[redakti | redakti fonton]

Oestrogeno estas unu el la du gravaj seksaj hormonoj en virinoj (la alia estas progesterono) kaj respondeca pri la evoluigado kaj daŭrigado de virinaj duarangaj seksaj karakteroj, ekzemple mamoj, larĝaj koksoj kaj virina ŝablono de grasodistribuo. Oestrogenoj agas per ligo kaj aktivigo de la oestrogena ricevanto (OR), sia biologia celo en la korpo. Diversaj formoj de oestrogeno estas haveblaj kaj uzataj medicine. La plej oftaj oestrogenoj uzataj en transgenraj virinoj inkludas oestradiolo (kiu estas la plej grava natura oestrogeno en virinoj) kaj oestradiolaj esteroj kiel oestradiola valerato kaj oestradiola cipionato (kiuj estas prodrogoj de estradiol). Konjugaciitaj ĉevalaj oestrogenoj (KĈO-oj), vendataj kiel Premarin, kaj ethiniloestradiolo ankaŭ estas fojfoje uzataj, sed tio ĉi malplioftiĝas. Oestrogenoj povas esti administritaj buŝe, sublange, transhaŭte, enmuskole, subhaŭte, aŭ per enplantaĵo.

Hembree k.a. (2009) rekomendas "tenadi sekshormonajn nivelojn ene de la normala gamo por la celata sekso". Antaŭ seksa reasigna operacio, dozoj de oestrogeno por transgenraj homoj estas ofte pli altaj ol anstataŭaj dozoj uzataj por cisgenraj virinoj. Dozoj estas normale reduktitaj post orkiektomio (forigo de la orkidoj) aŭ seksa reasigna operacio. Tamen, tiu praktiko devenas de epoko kiam tre altaj dozoj de oestrogeno necesis por malpliigi testosteronon, pro tio ke kontraŭandrogenaĵoj ne estis uzataj samtempe. Hodiaŭ, altaj dozoj de malpli potenca oestrogeno – oestradiolo, kiu estas malfremda al la homa korpo, prefere ol la pli riskaj ethinilestradiolo kaj konjugaciitaj oestrogenoj uzataj en la pasinteco – estas rekomenditaj dum la unuaj dek jaroj de HAT, kun aŭ sen orkiektomio aŭ seksa reasigno. Post tiu periodo, dozoj povas esti reduktitaj.

Kontraŭandrogenaĵoj[redakti | redakti fonton]

Androgenoj, kiel testosterono kaj dihidrotestosterono (DHT), estas la plej gravaj seksaj hormonoj en viroj kaj estas respondecaj pri la evoluigado kaj daŭrigado de viraj duarangaj seksaj karakteroj, kiel malalta voĉo, larĝaj ŝultroj kaj vira ŝablono de hararo, muskoloj kaj grasodistribuo. Krome, ili stimulas seksan intereson kaj la oftecon de spontaneaj erektiĝoj kaj estas respondecaj pri akno, korpa odoro kaj vira-ŝablona skalpharara perdo. Androgenoj agas per ligo al kaj aktivigo de la androgena ricevanto (AR), ilia biologia celo en la korpo. Kontraste al androgenoj, kontraŭandrogenaĵoj estas drogoj, kiuj malhelpas la efikojn de androgenoj en la korpo. Ili fari tion aŭ per antaŭmalhelpo, ke androgenoj ligas al la androgena ricevanto, aŭ per malhelpo de la produktado de androgenoj. La plej ofte uzataj kontraŭandrogenaĵoj en transgenraj virinoj estas ciproterona acetato, spironolaktono kaj analogaĵoj de gonadotropin-liberiga hormono.

Progestogenoj[redakti | redakti fonton]

Progesterono, formo de progestogeno, estas la alia el la du ĉefaj seksohormonoj de virinoj. Malsame ol oestrogeno, progesterono ne havas evidentan rolon evoluigi inajn duarangajn seksajn karakterojn, kaj anstataŭe ĉefe rolas en la menstruado kaj gravedeco. Tial, progestogenoj ne estas ofte preskribataj al transseksaj virinoj. Tamen eble estas rolo de progestogenoj en mama evoluigo (kvankam polemika kaj pridisputata) kaj en regulado de haŭto kaj hararo, kaj progesterono eble specife pozitive efikas seksan intereson, dormadon, kaj anksiecon. Plue, pro siaj kontraŭgonadotropinaj kaj/aŭ kontraŭandrogenaj efikoj, progestogenoj povas esti utilaj por helpi subpremi la efikojn de androgenoj en la korpo. La plej oftaj progestogenoj uzataj por transgenraj virinoj inkludas progesteronon kaj progestinojn (sintezajn progestogenojn) kiel ekzemple ciproteronan acetaton kaj medroksiprogesteronan acetaton (MPA). Tiuj drogoj estas kutime buŝe prenataj, sed povas ankaŭ esti aplikataj per enmuskola injekto.

Efikoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj efikoj de HAT de la VAIa tipo estas jenaj:[2]

  • Mama evoluo kaj grandiĝo
  • Moliĝo kaj maldikiĝo de la haŭto
  • Malpliiĝo de korpoharaj kreskado kaj denseco
  • Redistribuo de korpa graso laŭ ina ŝablono
  • Malpliiĝo de muskolaj maso kaj forteco
  • Larĝiĝo de la koksoj (se epifizea fermiĝo ankoraŭ ne okazis)
  • Malpliiĝo de akno, haŭta oleeco, skalpa harperdo kaj korpa odoro
  • Malpligrandiĝo de la peniso, skroto, orkidoj, kaj prostato
  • Paŭzo aŭ forigo de spermatogenezo kaj fekundeco
  • Malpliiĝo de semenaj produktado kaj volumeno
  • Ŝanĝoj de humoro, emocioj kaj konduto
  • Malpliiĝo de seksa intereso kaj ofteco de spontaneaj erektiĝoj

La psikologiaj efikoj de hormona anstataŭiga terapio estas pli malfacile difineblaj ol fizikaj ŝanĝoj. Ĉar HAT estas kutime la unua fizika paŝo prenata por transiro, la ago komenci ĝin mem havas gravan psikologian efikon, kiu estas malfacile distingebla de hormone kaŭzitaj ŝanĝoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]