Horní Blatná

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Koordinatoj: 50°23′23″N 12°46′03″E  /  50.38972°N, 12.7675°O / 50.38972; 12.7675 (Horní Blatná)
Horní Blatná
germane: Bergstadt Platten
urbo
BergstadtPlatten-2007-09-03-Vyrez.jpg
Vido al Horní Blatná de oriento
Horni Blatna CZ flag.gif
Flago
Horni Blatna CZ CoA.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Horní Blatná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Karlovy Vary
Administra municipo Ostrov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Alkondukilo Akvofosaĵo en Blatná
Situo Horní Blatná
 - alteco 888 m s. m.
 - koordinatoj 50°23′23″N 12°46′03″E  /  50.38972°N, 12.7675°O / 50.38972; 12.7675 (Horní Blatná)
Areo 5,62 km² (562 ha)
Loĝantaro 843 (31.12.2007)
Denseco 150 loĝ./km²
Unua skribmencio 1518
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 362 37
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0412
NUTS 5 CZ0412 555169
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Horní Blatná
Retpaĝo: www.horni-blatna.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Horní Blatná estas urbo kaj eksa minejurbo en montaro Krušné hory ĉe Nejdek, en distrikto Karlovy Vary.

La minejurbon de regula rektangula bazplano fondis saksia elektoro en la jaro 1532. En la jaro 1547 ĝi estis donita al ĉeĥa reĝlando kaj en la jaro 1548 ĝi estis avancigita je reĝa minejurbo. En la urbo loĝis precipe saksiaj ministoj, kiuj ĉi tie minis stanon kaj arĝenton, en pli malgranda kvanto ankaŭ aliajn ercojn. La minado pereis en la 19-a jarcento kaj la loĝantaro vivtenis sin per hejma produktado de puntoj, per laboroj en arbaroj, evoluis gantofarado, en la jaro 1799 estis fondita loka manufakturo por produktado de kuleroj kaj ladvazaro. En la jaro 1930 ĉi tie vivis pli ol 2 300 loĝantoj, pli ol 95 % kreis germanoj. Ties forŝovo post la dua mondmilito kaŭzis grandan falon de la urbo kaj estis detruita preskaŭ duono de la domoj. Sed la restantaj domoj estis nek difektitaj nek modernigitaj kaj konserviĝis vico da domoj ĝenerale el la 19-a jarcento.

En placo staras valora grandega renesanca preĝejo de sankta Laurenco el la fino de la 16-a jarcento. En la vilaĝo estas muzeo, kiu dediĉas sin al historio de la urbo kaj precipe al la minado de stano kaj stanaferoj.

Ekde la 23-a de januaro 2007 estis al la municipo redonita statuso de urbo.

Fotografioj[redakti | redakti fonton]