Horní Maxov
Horní Maxov | |
germane Ober Maxdorf | |
vilaĝo | |
Preĝejo de Dia Koro de Sinjoro
| |
Oficiala nomo: Horní Maxov | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Liberec |
Distrikto | Jablonec nad Nisou |
Administra municipo | Lučany nad Nisou |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Jizera montaro |
Domoj | 64 2011 |
Situo | Horní Maxov |
- koordinatoj | 50° 45′ 51″ N 15° 12′ 56″ O / 50.76417 °N, 15.21556 °O (mapo) |
Katastro | 2,64 km² (264 ha) Horní Maxov |
Loĝantaro | 160 (2021) |
Denseco | 60,61 loĝ./km² |
Fondo | 1680 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 468 44 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() |
Horní Maxov (germane Ober Maxdorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Lučany nad Nisou en distrikto Jablonec nad Nisou. Ĝi troviĝas proksimume 2 km nordokcidente de Lučany nad Nisou. En la jaro 2011 estis ĉi tie registritaj 64 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 160 loĝantoj. Ĝi situas inter Montodorso de Maxov aj montetoj Bramberk (787 m s. m.) kaj Krásný (797 m s. m.). La plej alta punkto de Horní Maxov estas pinto de Slovanka (820 m s. m.), kiu estas konsisto de Montodorso de Maxov.
Horní Maxov estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 2,64 km².
Historio[redakti | redakti fonton]
Fondo de Maxov kaj ĝiaj unuaj loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Grafo Albrecht Maxmilián Desfours montris intereson fondi novan municipon sur suda cismontaro de Jizera montaro jam ĉirkaŭ la jaro 1670, sed la unuaj loĝantoj ĉi tie ekloĝis nur en la jaro 1680. Ili preferis al sudo kliniĝinta deklivo inter du arbaroriĉaj montodorsoj. El vidpunkto de mastrumado ĝi ja estis pli avantaĝe ol krudaj nordorientaj deklivoj falantaj en valon de Kamenice. Kiel tiam estis kutima, superularaj oficistoj nomis la municipon laŭ la grafo. Ĝi nomiĝis unue Maximiliandorf, sed el iom nekomforta nomo de la municipo baldaŭ evoluis pli simpla nomigo Maxdorf, el kio multe pli poste estiĝis hodiaŭ konata Maxov. Laŭ tradicia dono la junua ĉi tiea loĝanto estis Christian Seibt, kiu konstruis sian domon proporcie alte sur la deklivo de monteto pli poste nomita Seibthübel. La familia nomo Seibt estis en tiu ĉi regiono ĝis la jaro 1945 tre disvastigita kaj laŭ iu el la Seibtoj estis nomita ankaŭ la menciita monteto, hodiaŭa Slovanka. La unuaj homoj venadis ĉi tien el ĉirkaŭaj municipoj kaj apenaŭ estas dubinde pri tio, ke ili estis de germana nacieco. Atestas pri tio sufiĉe plej malnova familia nomo. Malgraŭ pase de la tempo okazis certa miksiĝo kun la ĉeĥa loĝantaro el enlando, la nacieca karaktero de Maxov restis ĝis la jaro 1945 la germana.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 528 |
1880 | 661 |
1890 | 893 |
1900 | 863 |
1910 | 857 |
1921 | 736 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 752 |
1950 | 217 |
1961 | 143 |
1970 | 130 |
1980 | 160 |
1991 | 148 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 145 |
2011 | 152 |
2021 | 160 |
Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]
-
Interno de la romkatolika preĝejo de Dia Koro de Sinjoro
-
Belvedero Slovanka
-
Naturrezervejo Malá Strana
-
Naturrezervejo Malá Strana
-
Gastejo Zur alten Brechsmiede
-
Slovanka
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
|