La unuaj mencioj pri la municipo devenas el la jaro 1131. Dum la tridekjara milito ĝi fariĝis okazejo de loka batalo inter imperiestraj kaj svedaj soldataroj, kiuj neniigis la vilaĝon kaj donis nomon al proksima altaĵo: Svedaj ŝancoj (sur kelkaj lokoj sur ĝi eblas ankoraŭ trovi restojn de fortigitaj kampaj fortikaĵoj, kiujn la svedoj tie konstruis). En la jaro 1819 la loĝantoj de la vilaĝo partoprenis en neglore fama batalo de kvar reĝoj. Nokte el la 18-a je la 19-a de junio1945 estis sur teritorio fare de ĉeĥoslovakaj soldatoj murditaj 265 germanoj, el tio 120 virinoj kaj 74 infanoj (vidu Masakron sur Svedaj ŝancoj).