Saltu al enhavo

Horní Sněžná

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horní Sněžná
germane Oberschneedorf
pereinta vilaĝo
Orienta parto de la pereinta domaro
Oficiala nomo: Horní Sněžná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Prachatice
Administra municipo Volary
Historia regiono Bohemio
Montaro Šumava
Situo Horní Sněžná
 - alteco 1 010 m s. m.
 - koordinatoj 48° 53′ 06″ N 13° 56′ 23″ O / 48.88500 °N, 13.93972 °O / 48.88500; 13.93972 (mapo)
Katastro 7,79 km² (779 ha) Horní Sněžná
Unua skribmencio 1654
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 384 51
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Horní Sněžná
Portalo pri Ĉeĥio

Horní Sněžná (germane Oberschneedorf) estas pereinta domaro kaj katastra teritorio de urbo Volary en distrikto Prachatice. Ĝi troviĝas proksimume 4,5 km sudoriente de Volary sur altebenaĵo sur disakvejo de Vultavo kaj Blanice, inter montopintoj de Křemenná kaj Doupná hora, en supermara alteco 1010 m. Ĝi apartenas en PPR Šumava.

Horní Sněžná estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 7,79 km².

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1654. En la jaro 1910 ĉi tie situis 30 domoj, en kiuj vivis 146 loĝantoj (ĉiuj de germana nacieco).

La montaraj herbejoj servas kiel paŝtejoj, malfermiĝas el ili malproksimaj belvidoj (al Knížecí stolec, Chlum, Křišťanov), de benko sur la herbejo inter montopintoj de Doupná hora estas videblaj eĉ Alpoj. En la spaco de la eksa domaro Horní Sněžná konserviĝis granda ŝtona kruco el la jaro 1888 kaj metala kruceto sur ŝtona soklo el la jaro 1882. Sur kelke da lokoj estas videblaj ruinoj de bienoj, sovaĝiĝintaj ĝardenoj kaj ŝtonaj terasoj. Proksime de la eksa domaro estis konstruita televida elsendigilo, kiu nuntempe servas al operatoroj de poŝtelefonoj.

La katastra teritorio

[redakti | redakti fonton]

La katastra teritorio Horní Sněžná havas areon 778,7 ha kaj troviĝas en ĝi eksaj domaroj Horní kaj Dolní Sněžná kaj Nové Chalupy, montopintoj Křemenná, Doupná hora kaj Větrný. Plu trafas ĉi tien naciaj naturmemorindaĵoj Fontejo de Blanice kaj Blanice

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]