Hornbach (Schwarzbach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hornbach
rivero
Bazaj informoj
Situo Germanio, Rejnlando-Palatinato kaj Francio, Alzaco,
Rivera reto Rejno
Longeco 52 km
Fluo
Fonto sur la teritorio de la komunumo Bitche
- Alteco super marnivelo 315 m
Enfluejo en Zweibrücken-Bubenhausen in la Schwarzbach
- Alteco 222 m
Geografio
Trairataj urboj Zweibrücken
Trairataj urbetoj Bitsch, Hornbach
Alfluantoj
- Dekstraj Trualbe, Felsalb
- Maldekstraj Schwalb, Bickenalb
vdr

La Hornbach (france: La Horn) estas alfluanto de la rivero Schwarzbachs. Ĝi fontas en Francio, proksime de Bitche kaj fluas al Rejnlando-Palatinato (Germanio). La longeco en Francio estas 27,6 km.[1] La rivereto Hornbach kun siaj flankriveretoj senakvigas la en la nordo de la departemento Moselle situantan landon de Bitche, la ekstreman sudokcidenton de la Palatinata arbaro, la montetarlandon de Zweibrücken kaj la sudorienton de la distrikto Saarpfalz.

Riverfluo[redakti | redakti fonton]

La rivereto fontas 400 m sude de la lageto „Entenbaechel Teich“, sude de Bitche, trafluas la lageton „Étang d’Hasselfurth“ kaj fluas norden trans Hanviller kaj Bousseviller al Waldhouse. Ĉi tie enfluas la preskaŭ samgrandan rivereton Trualbe de dekstre. Dum la sekvantaj 12 km la rivereton nun portas ambaŭ nomojn. Inter la lorena Rolbing kaj la palatinata Riedelberg la rivereto estas la landlimo. Poste ĝi fluas en la distrikton Südwestpfalz kaj ŝanĝas apud la muelejo, kie la rojo Felsalb enfluas de dekstre, sian direkton okcidenten. Sur la vasta distanco trans Dietrichingen kaj Mauschbach al la urbo Hornbach la rivero inundas larĝan apudriveran areon dum printempo. Apud la urbo Hornbach enfluas de maldekstre la rivereto Schwalb. Poste la rivereto trafluas agrikulturan valon en norda direkto. En la valo troviĝas ĉi tie ankaŭ la federacia strato B 424 kaj bicikla vojo, kiu uzas la trakon de la iama trajnlinio Hornbachbahn. Post Althornbach la rivereto forlasas la distrikton Südwestpfalz kaj atingas la urboparton Rimschweiler de la sendistrikta urbo Zweibrücken. Tuj antaŭ Ixheim enbuŝiĝas de maldekstre la Bickenalb, kiu fontas en la lorena kantono Rohrbach-lès-Bitche kaj poste trafluas por kelkaj kilometroj Sarlandon. Apud la germana aŭtovojo A1 la rivereto nun estas grandparte kanaligita la enfluas apud la urboparto Bubenhausen de maldekstre en la Schwarzbach, kiu mem tuj poste enfluas la riveron Blies.

Alfluantoj[redakti | redakti fonton]

  • Lebach (maldekstre)
  • Schorbach (maldekstre)
  • Neubach (maldekstre)
  • Mausbach (musbach) (dekstre)
  • Kumper Bach (ruisseau du kamp) (maldekstre)
  • Schwarzbach (dekstre), 11,7 km
  • Klassbach (maldekstre)
  • Schweixer Bach (ruisseau de schweix) (dekstre), 1,9 km
  • Trualbe (Schwarzbach, ruisseau d’eppenbrunn) (dekstre), 6,9 km
  • Breidenbach (maldekstre)
  • Weiherbach (maldekstre), 3,0 km
  • Altbach (dekstre)
  • Bottenbach (dekstre), 3,7 km
  • Grosssteinbach (maldekstre)
  • Felsalb (dekstre), 17,7 km
  • Kirschbach (dekstre), 2,3 km
  • Wiesengraben (maldekstre)
  • Mühlbach (maldekstre)
  • Mauschbach (dekstre)
  • Schwalb (maldekstre), 22,0 km
  • Unterbeiwaldgraben (maldekstre)
  • Buchholzgraben (dekstre)
  • Althornbach (dekstre)
  • Atzenbach (dekstre), 1,3 km
  • Bickenalb (maldekstre), 23,0 km

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ekde 1913 la trajnlinio Hornbachbahn ligis la urbon Zweibrücken kun la urbo Hornbach.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-02-21. Alirita 2014-06-29.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]